Fromaĝokrusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversaj tipoj de fromaĝokrusto. Bruna, dekstre, supre: nemanĝinda; blankaj, maldekstre, malsupre: manĝeblaj.

Fromaĝokrusto protektas fromaĝon kontraŭ sekiĝo, deformado kaj atako de ŝimo kaj fibestoj. Ĝi ankaŭ certigas la spiradon kaj do la maturiĝon de fromaĝo per ellasado de humideco kaj oksigeno elen. La fromaĝokrusto ankaŭ klarigas al la konsumanto, kia fromaĝo ĝi estas, ekzemple de fromaĝmarko. La ŝelo aldonas la guston de fromaĝo.

Materialo[redakti | redakti fonton]

Fromaĝokrusto povas esti farita el ŝimo, parafino aŭ plasta polimero. Manieroj fari fromaĝkruston estis trovitaj en diversaj landoj. En Nederlando, fromaĝo ofte estas premata kun kazeo. En pli varmaj sudeŭropaj landoj, la krusto ofte estas farita per ŝvitado de la fromaĝo, kiu igas tavolon de graso formiĝi. Fromaĝkrusto ofte estas lavata kaj frotita plurfoje por malhelpi certajn ŝimojn disvolviĝi. Tavolo de parafino estas aplikata ĉe la fino de la maturiĝo en plua komerco. Fromaĝoj sen krustoj estas kremaj fromaĝoj kaj foli-aĝaj fromaĝoj. Kelkaj tipoj da fromaĝokrustoj ne estas manĝeblaj, aliaj jes.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

En kelkaj regionoj de kampara kaj suda Hispanio oni uzas proverbon "en el campo no se raspa el queso" (en la kamparo oni ne skrapas la fromaĝon) en la senco, strikte, ke oni ne forigu la fromaĝokruston antaŭ manĝi la fromaĝon, sed plej ofte ke ĉu kampare ĉu ĉe familiaraj etosoj ne necesas polurita kutimaro.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Los dichos de la abuela Rosa Alirita la 26an de Novembro 2021.