Froukje Jansen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Froukje Jansen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1976 (1976-10-05) (47-jaraĝa)
en Nederlando
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo aktoro • televida prezentisto • prezentisto • gimnastikisto
Verkoj 3 op Reis
vdr

Froukje Catharina Johanna JANSEN (n. la la  5-an de oktobro 1976(nun 1976-10-05) (47‑jara) Hago), estas nederlanda prezentistino, aktorino kaj eks-artgimnastikistino.

Ŝi komencis sian karieron kiel artgimnastikistino, sed decidis iom post la gajno de la nederlanda ĉampioneco ne plu daŭrigi en la sporto. En 2001 ŝi fariĝis kunprezentistino de la junularprogramo 6pack (6paketo), kiu elsendiĝis ĉiutage dum la noktaj horoj de la televidstacioj SBS6 kaj Veronica.

Post kvar sezonoj ŝi opiniis ke la tempo venis por nova defio kaj ekde tiam ŝi estas aktorino. Ŝi rolis i.a. en la kurtfilmo 'Profs' (profesiuloj), elsendita de NPS. Ŝi ankaŭ ekvojaĝis en 2006 por la verdula televidstacio LLiNK. Ŝi iris al Irano kaj montris antaŭ ĉio la aferojn, kiujn oni ne atendas de tiu lando. Fine de 2006 ŝi prezentis la programon On a mission (misiante) kune kun Art Rooijakkers por Net 5.

Ŝi prezentis la programon LLinke Soep (danĝera supo) por la televidstacio LLiNK. En tiu programo ŝi i.a. vizitis konatajn nederlandanojn por kontroli kiel "verdaj" ili estas. Ekde la nova sezono de 2008 ŝi ankaŭ prezentas la programon 3 op Reis (3 vojaĝante) kune kun Floortje Dessing kaj Sebastiaan Labrie

En 2008 ŝi kandidatiĝis por esti la plej amorveka vegetaranino de Nederlando sed ne elektiĝis.

Ekde la 2-a de junio 2009 Froukje prezentas por la VARA dum unu monato je ĉiu labortago De zomer draait door (La somero turniĝas pluen), somera varianto de la populara programo De wereld draait door (La mondo rotacias pluen aŭ La mondo freneziĝas). Ŝi faras tion kun Waldemar Torenstra kaj Art Rooijakkers. Torenstra kaj Rooijakkers alterne aperas, sed Jansen ĉiutage ĉeestas.

Ekde 2010 ŝi estas kun-estraranino de la NatuurCollege (Naturkolegio), organizo kiu sin dediĉas al la rebonigo inter homo kaj naturo.

Ek de januaro 2014 ŝi prezentas la programon Clubgenoten (samklubanoj) por TV Gelderland.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]