Saltu al enhavo

Fuentelapeña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentelapeña
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49410
Demografio
Loĝantaro 639  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 5° 23′ U (mapo)41.251388888889-5.385Koordinatoj: 41° 15′ N, 5° 23′ U (mapo) [+]
Alto 737 m [+]
Areo 58,19 km² (5 819 ha) [+]
Fuentelapeña (Provinco Zamoro)
Fuentelapeña (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Fuentelapeña
Fuentelapeña (Hispanio)
Fuentelapeña (Hispanio)
DEC
Situo de Fuentelapeña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentelapeña [+]
vdr

Fuentelapeña estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco. Fuentelapeña estas tradukebla etimologie al Fonto de la Roko. Ambaŭ konceptoj aperas en la dekstra duono de la blazono, dum en la maldekstra videblas la kruco de la Ordeno de Sankta Johano.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 58,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 667 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 47 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Guarrate, Fuentesaúco, La Bóveda de Toro, Vadillo de la Guareña, Castrillo de la Guareña kaj Cañizal. Ĝi estas Protektita birda areo ZEPA.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano kun konfliktoj kontraŭ la episkopo de Zamoro kaj kun Toro. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo kiam okazis proksimaj bataloj.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas kaj ĉefe produktado de vino. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]