Full-Reuenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Full)
Full-Reuenthal
Blazono de Full-Reuenthal
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 36′ 59″ N 8° 12′ 20″ O / 47.61639 °N, 8.20556 °O / 47.61639; 8.20556 (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 59″ N 8° 12′ 20″ O / 47.61639 °N, 8.20556 °O / 47.61639; 8.20556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 818
Areo 4,82 km²
Alteco 315 m super marnivelo
Poŝtkodo 5324
Komunumkodo 4307
Mapo de Full-Reuenthal
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Full-Reuenthal estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 818 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Full-Reuenthal situas sude de la rivero Rejno, kiu ĉirkaŭfluas la vilaĝon Full per granda kurbo. Full konsistas el la tir setlejoj Unterdorf, Fahrhäuser kaj Jüppen. Unu kilometron pli sude sur iomete pli alta ebenaĵo la vilaĝo Reuenthal.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,82 km², de kiuj 1,08 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,66 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 424 m s.m. sur la deklivo Fullerhalde, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 310 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Full-Reuenthal limas en nordo alilfanke de Rejno al la germana urbo Waldshut-Tiengen, en oriento kaj sudo al Leuggern, en sudokcidento al Leibstadt, kaj en okcidento al alflanke de Rejno al Dogern en Germanio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Full-Reuenthal estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Koblenco al Leibstadt kaj per pramo de Jüppen trans Rejno al Waldshut. La fervojlinio, de Koblenco al Laufenburg, kiu pasas tra la komunumo, jam de 1994 servas nur por vartransporto. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 7 de Bazelo al Vinterturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Reuenthal datiĝas el la jaro 1258 kiel Reuwintal, dum Full la unuan fojon menciiĝis en la jaro 1303 kiel Wulne en la Habsburga Urbaro.

Ek de 1231 Full-Reuenthal estis posedaĵo de la Johanitoj. Dum mezepoko la vilaĝoj Full kaj Reuenthal troviĝis sub la alta jurisdikcio de la Habsburgoj.

Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Full kaj Reuenthal estis atribuitaj al la Grafejo Baden.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la vilaĝoj dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden.

Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Böttstein, Leuggern kaj Oberleibstadt, al kiu Full kaj Reuenthal tiam apartenis, estis kunigitaj al unu sola komunumo de la argovia distrikto Zurzach. En la jaro 1816 la kantona parlamento de Argovio decidis denove disigi la tri partojn al propraj komunumoj. Full kaj Reuenthal ankoraŭ ĝis 1832 formis parton de la tiama komunumo Oberleibstadt. Tiam Oberleibstadt estis kunigita kun Leibstadt, dum Full-Reuenthal fariĝis propra komunumo. En la jaro 1902 la setlejo Jüppen estis disigita de Leuggern kaj atribuita al Full-Reuenthal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen