Futbala Federacio de Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Futbala Federacio de Litovio
emblemo
Lando(j)  Litovio
vdr

La Futbala Federacio de Litovio, litove Lietuvos futbolo federacija (LFF), estas la nacia futbala asocio en Litovio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1922. La asocio interalie ekde la jaro 1995 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Supera kategorio - litove A lyga. La ĉampiono en 2023 estas la klubo FK Panevėžys, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo FK Žalgiris Vilnius - laŭ la stato de 2023 entute 10-foje.

la kompare modesta administrejo