Futbala Mondpokalo 1958

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Ĉampionado de Futbalo 1958
Världsmästerskapet i Fotboll - Sverige 1958
Emblemo de la Futbala Mondpokalo 1958
Turniraj detaloj
Loko  Svedio
Datoj 8-a de junio - 29-a de junio 1958
Teamoj 16 (el 3 konfederacioj)
Ejoj 12 (en 12 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Brazilo Brazilo (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Svedio Svedio
Tria pozicio Flago de Francio Francio
Kvara pozicio Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 35
Goloj 126  (3,6 matĉe)
Spektantoj 919 580  (26 274 matĉe)
Golreĝo(j) Just Fontaine
(13 goloj)
vdr

La 6-a Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 8-a de junio kaj la 29-a de junio 1958 en Svedio. Brazilo gajnis la pokalon en la finalo kontraŭ Svedio. La finalo okazis en Stokholmo. Francio estis en tria pozicio, kaj Okcidenta Germanio en kvara pozicio.

Partoprenantoj

Eŭropo (12 teamoj): Austrio, Anglio, Hungario, FRG, Sovetunio, Nord-Irlando, Kimrio, Francio, Ĉeĥoslovakio, Skotlando, Svedio kaj Jugoslavio.

Norda kaj Centra Ameriko (1 teamo): Meksiko.

Suda Ameriko (3 teamoj): Argentino, Paragvajo kaj Brazilo.