Gábor Boda
Gábor Boda | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Boda Gábor |
Naskiĝo | la 13-an de majo 1907 en ![]() |
Morto | la 25-an de januaro 1984 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1930) ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
Gábor Boda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Boda Gábor estis hungara skulptisto, restaŭristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál.
Gábor Boda [1] naskiĝis la 13-an de majo 1907 en Lubotény (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ľubotín en Slovakio), li mortis la 25-an de januaro 1984 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Boda frekventis industriartan mezlernejon en Budapeŝto en la lernojaro de 1925, poste li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1930. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Bory kaj Ferenc Sidló. Li uzis atelieron de Ferenc Medgyessy inter 1930-1933. Li debutis en ekspozicio jam en 1929. Li estis restaŭristo en la 1950-aj jaroj en muzeo. Li verkis ankaŭ poemojn, kelkaj aperis en Nyugat, ĉirkaŭ 1500 sonetoj restis en manuskripto.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Gödöllő (1983)
- Kiskunhalas (1984)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
reliefo en emerita domo de poŝtistoj (1937)
-
ornama fontano en Budapeŝto
-
ornama pordo en Budapeŝto
-
3 reliefoj de Boda en lernejo en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-01 per la retarkivo Wayback Machine