Gábor Halász
Aspekto
Gábor Halász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1941 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | László Halász (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Gábor Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Gábor estis hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995).
Gábor Halász [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1941 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Halász frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1959-1964, poste li eklaboris en matematika instituto de MTA. En 1985 li ekinstruis en ELTE. Li estis gastoprofesoro ekzemple en Svedio, Britio, Francio. En 1982 li doktoriĝis antaŭ MTA. Li partoprenis en redaktadoj de Studia Scientiarum Mathamathicarum Hungarica, Acta Mathematica Hungarica, Analysis Mathematica, Acta Arithmetica. Li okupiĝis precipe pri analitiko, kompleksa analitiko, nombroteorio. Li ricevis premiojn kaj memormedalon inter 1965-2008.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Über die Mittelwerte multiplikativer Zahlentheoretischer Funktionen (1968)
- Estimates for the Concentration Function of Combinatorical Number Theory and Probability (1977)
- Approximációelméleti kérdések (1996)
- Paul Erdös and His Mathematics (2002)