Gábor Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Horváth
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1971 (1971-11-15) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Gábor Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Gábor estis hungara kajakisto, olimpiano, dufoja olimpika kaj trifoja monda ĉampiono. Lia nomo en la hungara sporta vivo estis pro nomidenteco Horváth I. Gábor (komprenu: Horváth Gábor la 1-a).

Gábor Horváth[1] naskiĝis la 15-an de novembro 1971 (laŭ alia informo la nskiĝmonato estas junio) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Horváth inter 1984-2008 estis kajakisto en signifa ĉefurba sportklubo sur Danubo. Li estis hungara ĉampiono 20-foje inter 1992-2006 ĉiam teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1996, Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kun 2 oraj kaj arĝenta medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 1999, 2001 kaj 2006 ĉiam kvarope. Lia plej signifaj trejnistoj estis László Fábián (kajakisto) kaj Zoltán Bakó, liaj oftaj partneroj en kajako estis Zoltán Kammerer, Botond Storcz kaj Ákos Vereckei. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2006, poste li havis postenon en la sama sportklubo. Li havis 3 valorajn ŝtastajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]