Gábor Kemény (1910)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Barono Gábor Kemény [kemEnj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kemény Gábor estis hungara politikisto, ministro, ĵurnalisto.
Gábor Kemény [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de marto 1946 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gábor Kemény akiris juran diplomon, poste li laboris province en la ŝtata administrado. Post jaroj li komencis kontribui naziajn artikolojn. En 1939 li aliĝis al Sagokruca Partio. Post 2 jaroj li estis estro pri eksteraj aferoj en la partio. Post puĉo de Ferenc Szálasi li estis ministro pri eksteraj aferoj. Post la 2-a mondmilito li estis kondamnita je morto.