Gábor Novák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Novák
Gábor Novák
Gábor Novák
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1934 (1934-08-14)
en Budapeŝto
Morto 5-an de aŭgusto 2021 (2021-08-05) (86-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kanuisto • sporta trejnisto
vdr

Gábor Novák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Novák Gábor estis hungara kanuisto, olimpiano, trejnisto.

Gábor Novák[1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1934 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de aŭgusto 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Novák akiris licencon pri seruristo en 1952. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1967. Li laboris ĝis la pensiuliĝo en pluraj laborlokoj ankaŭ en aliaj profesioj. Lia edzino naskis du filojn.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Gábor Novák inter 1949-1963 estis kanuisto en ĉefurba sportklubo. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun arĝenta medalo individue en distanco 10 000 m, krome en eŭropa ĉampionumo li estis la unua en 1957 same individue en distanco 1000 m. Depost fino de sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto, kie lia plej konata disĉiplo estis István Vaskuti. Li plene forlasis la sportan vivon en 1969.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]