Géza Hámor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Hámor
Persona informo
vdr

Géza Hámor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hámor Géza estis hungara geologo, altlerneja instruisto.

Géza Hámor[1] naskiĝis la 3-an de junio 1934 en Kecskemét, li mortis la 25-an de aŭgusto 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Hámor maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1952, poste li akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956, post 2 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li eklaboris en geologia instituto, kie en la lastaj jaroj li estis institutestro (1979–1991). Kun la kolegoj li esploris montarojn Mecsek, Cserhát, Börzsöny]]. Li ankaŭ instruis en Pezindustria Teknika Universitato (1976–1987) kaj Universitato Loránd Eötvös (1987–2004). En la lasta universitato li estis katedrestro inter 1988–1999. Li kandidatiĝis en 1968, doktoriĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1987. Li pensiuliĝis en 2004, sed poste li estis aktiva precipe en la instruado. Li ricevis premiojn inter 1969-2004. Li havis edzinon ekde 1957, ŝi naskis 2 gefilojn en 1958, respektive en 1960.

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Kelet-Mecseki miocén (ankaŭ monografio, 1970)
  • A nógrád-cserháti kutatási terület földtani viszonyai (ankaŭ monografio, 1986)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Vértes-hegység juraidőszaki képződményei (kunaŭtoro, 1960)
  • A Keleti Mecsek miocénjének hasznosítható anyagai (kunaŭtoro, 1965)
  • A Börzsöny-hegység kutatásának eredményei az 1973. évben (1976)
  • The Quantitative Methods of Palaeogeographical Reconstruction (1983)
  • A magyarországi neogén kutatástörténete. 1806–1985. (kunaŭtoro, 1985)
  • Tasks, Activity, and Results of the Hungarian Geological Survey between 1949–1991 (1994)
  • Geology of Hungary (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 2001)
  • Results of a Statistical Evaluation of the Neogene in Hungary (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.