Géza Pártos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Pártos
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1917 (1917-01-06)
en Budapeŝto
Morto 30-an de aŭgusto 2003 (2003-08-30) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teatra reĝisoroinstruisto
vdr

Géza Pártos [pArtoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pártos Géza estis hungara reĝisoro, aktoro, altlerneja instruisto.

Géza Pártos[1][2] naskiĝis la 6-an de januaro 1917 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de aŭgusto 2003 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Pártos devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo kaj li studis en baleta studio de Aurél Milloss, ekde 1938 li havis dancajn rolojn. Inter 1945-1949 li apartenis al la Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li jam ankaŭ reĝisoris. Inter 1947-1969 li instruis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, inter 1949-1959, respektive inter 1961-1969 li estis membro de Teatro Madách. En 1969 li disidis al Britio, kie li instruis en universitatoj de Londono kaj Manĉestro. En 1975 li translokiĝis al Israelo, kie li same instruis, eĉ li havis propran aktorstudion inter 1981-1995. Ekde 1985 li komencis reviziti Hungarion, eĉ en 1996 li revenis. Li ricevis hungarajn premiojn en 1969 kaj 1997. Li edziĝis dufoje kaj li havis 2 gefilojn.

Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj televidaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Családi tűzhely (1968)
  • Énekes madár (1966)
  • Kocsonya Mihály házassága (1965)
  • Hűség (1964)

Liaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Egy hét Pesten és Budán (2003) - profesoro
  • A játékos (1997) - lombardisto
  • Apa (1966) -
  • Aranyóra (1946) -

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]