Géza Requinyi
Etoso
Géza Requinyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1881 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Pancsova |
Morto | la 30-an de decembro 1954 en Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1903) |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero vinfaristo universitata instruisto |
Géza Requinyi [rekvinji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Requinyi Géza estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Requini.
Géza Requinyi[1] naskiĝis la 14-an de julio 1881 en Pancsova (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Panĉevo en Serbio), li mortis la 30-an de decembro 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Requinyi maturiĝis en Pécs, poste li akiris kemian diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1903. Post la diplomo li eklaboris en vinkultura instituto, kie li esploris kemiajn cirkonstancojn de mosto kaj ties viniĝon. Dum jardekoj li kolektis ĉiuspecajn gistojn pri vinoj. Inter 1943-1952 li instruis en agrikultura altlernejo, poste li instruis plu en instituto. Li kandidatiĝis en 1952.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Borászati kémia (1935)
- A must erjedése és a bor bakteriológiája (1942)
- Vezérfonal az erjedéstani gyakorlatokhoz (1948)