Günther Becker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Günter Becker)
Günther Becker
Günther Becker
Günther Becker antaŭ sia "orelo al la mondo"
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1930 (1930-01-25)
Morto 18-an de aŭgusto 2008 (2008-08-18) (78-jaraĝa)
Lingvoj germanaEsperanto
Nacieco Germano
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Maria Becker-Meisberger
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Günther BeckerGünter Becker[1] (naskiĝis la 25-an de januaro 1930 en Elversberg (Saar), mortis la 18-an de aŭgusto 2008 en Zweibrücken) estis germana esperantisto. Laŭ profesio, li estis mezlerneja instruisto ĝis 1983, ĝis sia pensiiĝo pro akcidento. Li parolis almenaŭ 10 lingvojn.

Günther Becker eklernis Esperanton en adoleksa aĝo tuj post la 2-a mondmilito kaj ekde 1951, kiam li estis 21-jara, konstante aktivis en la Esperanto-movado. Li aliĝis al UEA en 1955, kies dumviva membro li estis ekde 1966 kaj samtempe delegito por Blieskastel.

Plantado de Jubilea Kverko en Sopot dum la IJK 1959: Günther Becker maldekstre malantaŭ la ŝtono

Li agadis en la sekvaj postenoj:

Distingis lin honora prezidanto TEJO en 1964 kaj Sarlanda Esperanto-Ligo en 1973.

Ekde la komenco de la 90aj jaroj apartenis sendaĵoj pri didaktiko de la lingvolernado produktitaj de prof. Max Mangold kaj Günther Becker (poste anstataŭigita de Oliver Walz) al la regula radioprogramo de Publika Kanalo Saarbrücken. Li tre fruepoke entuziasmiĝis pri Satelita televido kaj liajn ampleksajn lingvokonojn li aplikis i. a. helpe de sia "orelo al la mondo", unu el la plej grandaj privataj satelitricevaj instalaĵoj kun giganta turnebla spegulanteno.[2] Li estis regula kunlaboranto de la magazino Monato.

Li estis edzo de Maria Becker-Meisberger (1925-1999).

Lia tombo estas en la tombejo de lia hejm-urbo Blieskastel.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. G. Becker ofte preferis la skribmanieron Günther, kvankam en lia pasporto troviĝas la formo Günter. Laŭ informo de Markus Groß okaze de la 67-a Kultursemajnfino de SEL 2013-05-11, G. Becker mem diris, ke liaj gepatroj deziris la formon Günther, sed la oficialaj instancoj rifuzis tion.
  2. Poloj per Pelvo Arkivigite je 2018-04-19 per la retarkivo Wayback Machine Amuza artikolo el Monato, decembro 2001, pri persatelita ricevado de Pola Radio