Gainesville (Florido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avenuo en Gainesville

Gainesville estas grandurbo en Usono, en subŝtato Florido, en distrikto Alachua. Ĝi estas grava universitata urbo.

Mapo pri situo de Gainesville

Bazaj informoj

Geografio

Teatrejo en Gainesville

Gainesville situas sur ebenaĵo en la sudorienta parto de Usono, en la meza parto de Florido.

Historio

En tiu loko indianoj vivis jam en la 9-a jarcento. Post malkovro de Ameriko hispanoj alvenis, kiuj paŝtis brutojn. En 1853 oni konstruis fervojon, en la sekva jaro Gainesville estis oficiale fondita.

Klimato

Gainesville havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 14-27 °C. La varmo kulminas inter junio-julio (foje kun 39 °C), la malvarmo dominas inter novembro-aprilo (foje eĉ frostas kaj neĝas). Jare pluvas po 1256 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en aŭgusto, plej malofte en oktobro.

Trafiko

Gainesville havas flughavenon kaj ĉefŝoseajn kontaktojn kun Miamo kaj Atlanta.

Vidindaĵoj

Statuo en Gainesville
La plej alta domo en Gainesville

Ĝemelurboj

Fontoj