Gango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gango
hindie: गंगा
rivero
Sur Gango apud Varanasio
Landoj
Fontrivero
 - alteco ĉ,4000 m
Enfluejo
 - situo Bengala Golfo
Longo 2 600 km (1 616 mi)
Vikimedia Komunejo: Ganges

Gango (hindie गंगा gangaa) estas rivero en Azio, kiu trafluas (kaj formis) la ebenaĵon de Bengalio, en Barato kaj Bangladeŝo.

Hidrografio

Komenco

Gango formiĝas el la du riveroj Alaknanda kaj Bhagirathi[1], kunfluantaj proksime de urbeto en Utarakando, Devprajag, kies nomo signifas ĝuste "dea konfluo". Tio estas la tradicia komenco de Gango. Pli precize, Gango originas, laŭ tradicio, el ses sanktaj riveroj (Alaknanda, Bhagirathi, Dhauliganga, Mandakini, Nandakini, Pindar), kiuj kunfluas unu post la alia; la lasta konfluo estas tiu de Alaknanda kaj Bhagirathi. La alto de la kunfluo estas ĉirkaŭ 460 m.

Kunfluo de Alaknanda kaj Bhagirathi

Tamen, Bhagirathi estas, hidrografie, la unua parto de Gango, do oni povas taksi ĝian fonton la vera fonto de Gango[2]. La akvo devenas de granda glaciejo nomata Gangotri, kuŝanta inter altegaj montopintoj (ĉirkaŭ 7000 m); unu el tiuj montoj nomiĝas Bhagirathi kiel la rivero. La urbeto Gangotri (3100 m) kaj la fino de la glaciejo (Gaŭmuĥ, ĉirkaŭ 4000 m) estas sanktaj lokoj por Hinduismo. La preciza fino de la glaciejo kaj komenco de la rivero ŝanĝas dum la jaroj, ĉar la glaciejo malplilongiĝas jaron post jaro.

Fluo

Apud Haridvaro, Gango foriras el la montara regiono kaj eniras la grandegan ebenaĵon nomatan Indo-Ganga Ebenaĵo. Baldaŭ poste, ĝi eniras ankaŭ la ŝtaton Utar-Pradeŝon kaj, proksimiĝante al Delhio (ĝis ĉ. 100 km), turnas al oriento.

En Allahabado Gango ricevas gravan dekstran alfluanton, Jamunon, longan preskaŭ 1400 km.

Gango kun alfluantoj

Post la eniro en Biharon, Gango ricevas aliajn gravajn alfluanton, Ghaghara (aŭ Karnali), Son, Gandok, Kosi (aŭ Koŝi), ĉiuj pli mallongaj ol Jamuno.

Gango fluas mallonge tra Jharkhando kaj Okcident-Bengalo.

Gango apud Patnao

Riverfino

En Farakka Gango disiĝas en du malsamajn riverojn: la ĉefa daŭre nomiĝas Gango, la pli malgranda nomiĝas Huglo. Digo kaj kanaloj ŝanĝis la naturan fluon.

La ĉefa rivero eniras Bangladeŝon, kie ĝi akceptas la akvojn de Bramaputro. Ĉar Bramaputro estas pli longa ol Gango mem (sed ne multe pli longa), ne klaras kiu estas kies alfluanto. Tradicie, la komuna parto havas apartan nomon, Padmo. Tria rivero, pli eta (Meghna), aldonas sin al Padmo.

Satelita foto de la delto de Gango (Huglo maldekstre)

Padmo formas grandan delton, antaŭ la enfluo en la Golfon de Bengalio, parton de la Hinda Oceano. La areo de la delto varias laŭ la sezonoj; minimume ĝi estas ĉirkaŭ 110mil km².

Oni povas ankaŭ diri ke la delto de Gango enhavas du ĉefaj brakojn, Huglon kaj Padmon. Iuj eĉ nomas nur la Huglon Gango kaj la ceteran parton de la delto nur Padma.

Ekologio

En la ebenaĵo ĉirkaŭ Gango, antaŭ malmultaj jarcentoj, estis ankoraŭ oftaj grandaj mamuloj, kiel elefantoj, rinoceroj, leonoj, tigroj ktp.

Nuntempe, anstataŭis la naturan arbaron preskaŭ ĉie urboj kaj kampoj. Estas tamen pluraj naciaj parkoj apud la rivero aŭ ĝiaj alfluantoj. La plej malnova (1936) estas la Nacia Parko Corbett, en Utakarando. Alia grava nacia parko, apud la riverfino, estas la Nacia Parko Sundarbans, kiu estas Monda heredaĵo de Unesko.

Ni mencias ĉi tie ankaŭ la Nacian Parkon Keoladeo kaj la Nacian Parkon Gangotri.

Akvaj bestoj

Ganga delfeno

Multaj fiŝaj specioj vivas en Gango, kvankam ilia kvanto malgrandiĝas pro poluo kaj fiŝkaptado.

Inter ili, pluraj genroj de Ciprinedoj (Labeo, Barilius, Bangana ktp), la katfiŝo Clarias batrachus, la labirinta fiŝo Anabas cobojius, la osteoglosoforma Chitala chitala. Ankaŭ kelkaj ŝarkoj vivas en la malalta parto de Gango; Glyphis gangeticus estas en danĝero malaperi.

Du specioj de krokodiluloj vivas en la rivero: la gavialo (Gavialis gangeticus) kaj la marĉa krokodilo (Crocodylus palustris).

En Gango vivas ankaŭ specio de delfenoj: Platanista gangetica.

Rilato al homoj

Urboj

Gravaj urboj ĉe Gango estas Kanpur, Allahabado, Varanasio, Patnao kaj Dako. Kolkato estas ĉe Huglo, kiu estas branĉo de Gango.

Religio

Laŭ la hinduismo, Gango estas sankta rivero, kies bano purigas la homon de pekoj. Estas ankaŭ tre dezirate havi sian tombon en Gango. Oni taksas, ke Gango ĉiutage akceptas 400 mortintajn kaj kremaciitajn homojn.


  1. Euttaranchal - Devprayag angle
  2. Euttaranchal - Gangotri angle