Gaspara Stampa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaspara Stampa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1523 (1523-01-01)
en Padovo
Morto 23-an de aprilo 1554 (1554-04-23) (31-jaraĝa)
en Venecio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo poeto • liutisto • komponisto
vdr

Gaspara Stampa (Padovo, ĉirkaŭ 1523 - Venecio, 1554) estis elstara poetino, muzikistino kaj kantistino de la 16-a jarcento.

Ŝi estas ĝenerale konsiderata de plej multaj kritikistoj kiel ne nur la plej granda poetino de la itala Renesanco, sed ankaŭ la plej granda itala poetino de ĉiuj tempoj. Gaspara Stampa estas parto de la tradicia triptiko de la poetinoj de la itala Renesanco, kune kun Veronica Gambara (1485-1550) kaj Vittoria Colonna (1492-1547); sed Gaspara superas ilin en poezia originaleco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 29 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Gaspara Stampa naskiĝis en Padovo, Italio ĉirkaŭ 1523, de klera sed modesta familio de juvelistoj de milana origino. En 1531, ŝia patrino, post la morto de sia edzo, decidis translokiĝi al Venecio kun siaj tri infanoj. La infanoj Stampa estis bone edukitaj de la patrino, al kiuj ŝi donis literaturan kaj artan instruon. La domo de Stampa fariĝis literatura halo, unu el la plej vizitataj de la ĉefaj muzikistoj, prestiĝaj filozofoj, pentristoj kaj verkistoj de Venecio.

Gaspara kaj ŝia fratino Kasandra baldaŭ fariĝis admirataj kantistoj kaj liutistoj. Ili ricevis fruan laŭdon pro iliaj muzikaj kapabloj kaj Gaspara estis rimarkita kiel la plej talenta. Oni laŭdis ŝin pro ŝia anĝela voĉo kaj ŝia liutludado. Kiel kantistino kaj pro ŝia beleco, “ŝi estas (ĉiam) ĉirkaŭita de nubo de adorantoj", laŭ siatempa komento.

La frua kontakto, en ŝia propra hejmo, kun la kultura elito kaj la rekono de ŝia talento probable ludis gravan rolon en ŝia propra eniro en la kulturajn salonojn de Venecio. Unu el la ĉefaj domoj estis tiu de Domenico Venier en kies "salono estis la plej ŝatata loko de la plej bonaj verkistoj kaj vizitata de pluraj art-amaj sinjorinoj." Ĝi devis esti perfekta aranĝo por Stampa, kiu "sendube lernis multon pri versado, metro, ritmo, kadenco, bildoj, formo kaj rimo", kiel Bassanese atentigas.

En la XVI-a jarcento okazis revolucio por virinaj poetoj en Italio kaj Gaspara Stampa estis unu el la plej fortaj voĉoj de ĉi tiu periodo. Ŝi estis virino, kiu verkas ene de literatura kodo kreita de viroj kaj por viroj, la petrarkisma ampoezio. Gaspara kontraŭas tiajn idealojn kaj donas voĉon al amanta virino.

Samtempe, ŝi igas la viron sia muzo kaj la silenta objekto de sia laŭdo. Kie la tradicio dividas amon inter ĉiela kaj tera, Stampa serĉas la unuiĝon de korpo kaj animo, same kiel la unuiĝon de la du amantoj, ĉar sen amo la vivo ne indas vivi. Gaspara, akiras propran stilon, ne dolĉan, sed absolute novan. Ŝia liriko ofte provokis komparojn kun tiu de Sapfo.

En 1554, la 23-an de aprilo, en la frua aĝo de 31 jaroj, Gaspara Stampa mortis post dek kvin tagoj de intesta febro. La suspekto de morto pro memmortigo per veneniĝo, neniam estis pruvita.  Sed surbaze de ĉi tiu hipotezo kaj la fakto ke fidindaj informoj pri la vivo de Gaspara restis malmultaj kaj fragmentaj, la postaj legantoj de ŝia verkaro fantazias. Ili prenis ŝian verkon kiel indikon de ŝia ekzisto, en mallerta projekcio de viva esenco sur literaturo.

Ŝi, kiu en la kortegaj rondoj de Venecio prezentiĝis ĉefe kiel kantistino, komponistino kaj interpretisto de la venecia liuto kaj teorbo, publikigis nur tri poemojn en sia vivo.

Pli ol 300 verkoj, sonetoj, madrigaloj, kantoj, kaj sekstinoj estas la lirikaj subĝenroj, en kiuj Gaspara Stampa forĝis sian voĉon. Ili estis publikigitaj postmorte de lia fratino Kasandra, sub la nomo: Rime Di Madona Gaspara Stampa.

La postmorta volumo de la Rimoj atingis ununuran eldonon en la XVI-a jarcento. Ĝi estis malsukcesa eldono, kiu kontraŭis la socian sukceson kaj artan agnoskon, kiun Stampa ricevis inter siaj samtempuloj, ne nur en la literatura, sed ĉefe en la muzika kampo.

La poezia vorto, sukcesa en la veneciaj rondoj, presita estis forgesita dum ducent jaroj, ĝis la dua eldono, en 1738. Poste komenciĝis ĝia malrapida agnosko de fakuloj kaj literaturistoj, kio kondukis la verkon de Gaspara al la limoj de la literatura klasikaĵo.

Ŝia Rimo, en formo de intima taglibro en kiu alternas ĝojoj kaj angoroj, estas unu el la plej delikataj literaturaj atestoj pri la tiamaj virinaj sentemoj.

Pro ŝia liriko kaj tro frua morto Gaspara Stampa iĝis unu el la plej karakterizaj virinfiguroj de sia tempo,  kaj inspiris diversajn romantikajn tezojn pri la animo de virinoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa verko de Gaspara Stampa estas Le Rime (= La Rimoj), publikigita en 1554 danke al ŝia fratino Cassandra. Ĝi enhavas 311 versaĵojn, plejparte adresitajn al grafo Collatino el Collalto, kiun Gaspara forte amis, kvankam li reciprokis malforte kaj fine lasis la poetinon.

Notoj kaj ligiloj[redakti | redakti fonton]