Gaza-urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaza-urbo

Gaza-urboGazaGazaoGazo (aŭ ankaŭ Gazato) (fen.: zzh; arabe: غزة Ghazzatu; hebr.: Άzzā, עזה de semid. ğzz, "esti dorna") estas la plej granda urbo en la Gaza-strio, kiu staras ekde 1994 sub administrado de la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato. En Gazo troviĝas la administra sidejo de la aŭtonomec-aŭtoritato. Gazo posedas marhavenon ĉe la Mediteraneo kaj flughavenon. Ĝi havas proksimume 273.000 loĝantojn, en la aglomeraĵo vivas 1,1 milionoj da homoj.

Geografia situo

La urbo Gazo etendiĝas sur proksimume 46 km², do ampleksas okonon de la Gaza Sektoro.

Historio

La nuntempa Gazo estas konstruita super la antikva urbo kaj estas kelkfoje nomata unu el la plej malnovaj urboj de la mondo. En la antikveco, Gazo gravis kiel havenurbo inter la kontinentoj (Afriko, Azio kaj Eŭropo). La antikva urbo-tereno etendiĝis kvadrate je 100 ha. Ĝi estis ŝirmata per sia situo sur monteto kaj per urba remparo kun entute kvar pordegoj en la kvar ĉieldirektoj.

De Thutmosis la 3-a ĝis Ramses la 4-a Gazo estis administra sidejo de la egiptoj en Sud-Palestino, ĝis kiam, en la 12-a jarcento a.n.e estis transprenita de la filistoj dum la tielnomata marpopola sturmo. Pro sia trafik-strategie favora situo – Gazo estis la finpunkto de la incenso-vojo – ĝi avancis en la 8-a jarcento a.n.e al la plej grava urbo de la Pentapolo de la filistoj.

En la 8-a kaj 7-a jarcento a.n.e la urbo plurfoje ŝanĝis sian "posedanton". En 734 a.n.e la urbo estis konkerita de la asirianoj sub Tiglat-pileser la 3-a. En 609 a.n.e ĝi refariĝis egiptia, 605/4 ĝi fariĝis parto de la Novbabilonia Regno. En 525 a.n.e. ĝi kontraŭstaris la persan avancon al Egiptio, sed fine tamen estis enigita en la Persan Regnon. Sub la Aĥemenidoj Gazao ĝuis, pro sia graveco por la komerco kun Arabio, plej grandan aŭtonomecon.

Post fino de la Aleksandro-Regno la Diadoĥaj Regnoj de la Ptolemeoj kaj Seleŭkidoj disputis inter si pri Gazo, ĝis kiam ĝi en 200 a.n.e. fine venis en seleŭkida mano. Tiutempe komencis la ekonomia disfalo de la urbo, kiu perdis sian rolon kiel monda komerc-metropolo nelaste al Aleksandrio. De Aleksandro Janneo la urbo estis en la jaro 98 a.n.e. fine komplete detruita.

La romianoj, aparte de la prokonsulo Gabinio, denove konstruis Gazon meze de la 1-a jarcento a.n.e. iomete sude de la antikva urbomonteto. Dum la romia epoko ĝi famis ĉefe pro sia retor-lernejo. Ĝi ne reakiris sian gravecon por komerco. Nur en la 7-a jarcento oni restarigis la komercon kun Mekko – laŭlonge de la incenso-vojo. Post la 1-a mondmilito ĝi estis – kiel la tuta Gaza-strio, parto de la brita mandato Palestino. 1948 ĝi estis ekokupita de Egiptio, 1956 Israelo konkeris ĝin; post tio ĝi estis sub egipta administrado, ĝis kiam, en la sestaga milito, ĝi estis denove okupata de Israelo. Hodiaŭ ĝi estas la centro de la forte priluktata Gaza-strio.


Politiko

Vidu ankaŭ: Palestino, Palestina aŭtonomio, Listo de la urboj en la palestinaj aŭtonomec-teritorioj, Israelo

Urbopartnerecoj

Gazao havas urbopartnerecojn i.a. kun Barcelono (Katalunio, Hispanio), Turino (Italio), Dubajo (UAE) kaj Tromsø (Norvegio).

Ekonomio kaj infrastrukturo

Edukado kaj formado

En Gazao ekzistas pluraj universitatoj, ĉe kiuj estas kune enskribitaj 28.500 gestudentoj; inter ili la Universitato al-Azhar kaj la Islama Universitato.

Infrastrukturo

La urbo Gazo disponas pri malgranda flughaveno ĉe la limo de Egiptio, kiu etas tamen, pro la damaĝoj per la bombado fare de Israelo dum la dua intifado kaj pro la praktika aer-dominado de Israelo, ne funkcias.


Famaj civitanoj

Literaturo

  • Martin A. Meyer: History of the city of Gaza, Novjorko 1907. (angle) kj


Eksteraj ligiloj