Gemini (interreto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gemini estas la nomo de protokolo kreita je junio 2019 kiu ebligas publikigi kaj legi rete paĝojn ekster la TTT en la t.n. "Gemini spaco". Ĝi estis pensita por esti pli simpla, pli sekura kaj pli privatec-respektanta ol la TTT, je la prezo de la eblecoj permesitaj al la retejestroj, la paĝoj ne estante multe pli ol tekstoj, kun malmulte da enpaĝigaj eblecoj (inspiritaj de la Markdown).

Ĉio ĉi estas farita kun nuntempaj teknologioj kiel TLS, tiel plibonigante la privatecon kaj la sekurecon. La serviloj uzas defaŭlte la pordon 1965. La protokolo estas desegnita kunlabore kaj ne estas nuntempe normigita kiel interreta normo.

Historio kaj filozofio de la projekto[redakti | redakti fonton]

Voloj de la kreistoj[redakti | redakti fonton]

En junio de 2019, uzanto de Gopher kies pseŭdonimo estas "Solderpunk" lanĉis la ideon de nova protokolo, kaj ricevis helpon por tio de aliaj uzantoj de Gopher aŭ de la Fediverse (kiel Mastodon).

La ideo estas krei ion modernan, kun iomete malpli da limigoj ol Gopher kaj pli da sekureco, sed kiu estus ege malpli pova ol HTTP por eviti sekvadon de la uzantoj kaj funkciojn vidatajn kiel ĝenaj kiel ŝprucfenestraj varbanoncoj, aŭ por havi reton kiu konsumus malpli da rimedoj.

Por tio, nur malmulte da eblecoj estas do en la manoj de la retejestroj, kaj la kreistoj penis por asekuri ke la protokolo ne plu evoluos, aŭ nur marĝene.

Kialo de la nomo[redakti | redakti fonton]

Ĉar ilia projekto strebis stari inter la malnova kaj ege malpova Gopher kaj la kvazaŭ ĉiopova HTTP, ĝiaj kreistoj decidis nomi ĝin "Gemini", honore al la projekto Gemini, la dua homa spacvojaĝada programo de NASA, kiu estis kondukita inter la projektoj Mercury kaj Apollo.

La "Gemini-spaco"[redakti | redakti fonton]

Gemini-paĝo el la komandlinia retumilo Amfora

"Gemini spaco" estas la nomo, kiun la uzantoj de Gemini donas al la tuto de la publike alireblaj paĝoj pere de la protokolo Gemini.

La uzantoj de la Gemini-spaco kreis sian propran vortaron, ekzemple retpaĝoj nomiĝas "kapsuloj" (el la angla capsule) aŭ blogoj "gemlogoj" (el la angla gemlog).

La 6-an de Majo 2021, la Gemini-spaco enhavis[1]:

  • 1082 kapsulojn, kun almenaŭ 925 vere funkciantaj (sed unu kapsulo povas havi plurajn subkapsulojn zorgitajn de pluraj uzantoj, kiel en la TTT ekzemple WordPress.com estas unu retpaĝo sed enhavas miloj da blogoj);
  • 271 743 URI-ojn;
  • nur 11.7 %-ojn el la kapsuloj kiuj uzis Let's Encrypt atestilon (preskaŭ ĉiuj aliaj estas memsubskribitaj).

La plejmulto el la paĝoj estas en la angla, kaj multaj tekstoj temas pri komputiko. Tamen, oni trovas tekstojn en aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto kaj pri multaj temoj.

La marklingvo[redakti | redakti fonton]

Gemini uzas la dosiertipon "text/gemini", kiu estas verkita uzante marklingvon kiu estas simpligita versio de Markdown. La dosieroj havas kiel finaĵon .gmi[2].

Paragrafoj estu disigita de blanka linio.

Ligoj estas markitaj per la simboloj => en la komenco de paragrafo (povas esti nur unu ligo per paragrafo, kaj nenio alia ol tiu ligo en tiu paragrafo), la hiperligo sekvu tuj, nedevige sekvita de priskribo de la ligo (disigita de almenaŭ unu spaceto). Ekzemple, tiuj kvar ligoj funkcius:

=> https://ekzemplo.com Arkivigite je 2020-01-17 per la retarkivo Wayback Machine    Mojosa TTT-paĝo
=>gopher://ekzemplo.com Mojosega gopher-paĝo
=> gemini://ekzemplo.com                              Ege mojosega gemini-paĝo
=> mailto://ekz@mplo.com

Titoloj, kiel en Markdown, estu markitaj de # por unuarangaj titoloj, ## por duarangaj kaj ### por triarangaj. Ne eblas havi pliarangaj titoloj.

Citaĵoj komencas per >

Listoj (nombraj listoj ne eblas) komencas per *.

Pretaranĝitaj paragrafoj komencas per ```.

Jen ĉio, kio eblas fari. Kompare kun la multegaj eblecoj de HTML, tio estas malmultege, sed tio havas sian kialon en la filozofio de la projekto.

La protokolo[redakti | redakti fonton]

La desegno estas inspirita de la protokolo Gopher, sed postulas la uzon de TLS kun "fido dum unua uzo" (TOFU) kaj privateco-rilataj funkcioj. Ĝi ne celas anstataŭigi Gopher aŭ HTTP(S), sed kunekzisti kun ili.

Gemini estas desegnita ene de la kadro de la Interreta protokola aro. Kiel HTTP(S), Gemini funkcias kiel pet–responda protokolo en klient–servila komputila modelo. Gemini-retumilo (kiel HTTP-retumilo), ekzemple, povas esti la kliento kaj la apo funkcianta en komputilo gastigante Gemini-retpaĝon povas esti la servilo. Gemini ejo povas esti la servilo. La kliento submetiĝas Gemini petmesaĝon al la servilo.

Gemini rimedoj estas identigitaj kaj lokitaj sur la reto de Unuformaj Rimedaj Lokaliziloj (URL-oj), uzanta la URI-skemon gemini:// kiu estas simila al https:// por la protokolo HTTPS. Ne ekzistas nesekura analogaĵo ene de Gemini al la originala protokolo HTTP. Kiel kun HTTP-hiperteksto, URI-oj estas koditaj kiel hiperligiloj sed en en "gem-text" dokumentoj, por formi interligitaj hipertekstaj dokumentoj en la Gemini Reto, kiun uzantoj nomas "Gemini spaco".

Kiel la originala HTTP 0.9 specifo, peto de Gemini estas nur URL kaj la nunaj projektaj specifoj petas ke ĉi tiu peta formato ne estu ŝanĝebla, por konservi unu el la deklaritaj celoj de la projekto: la simpleco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. gemini://gemini.bortzmeyer.org/software/lupa/stats.gmi, konsultita je la 06/05/2021 (ligo en la Gemini-spaco mem, malfermebla nur per prokurilo aŭ dediĉita retumilo).
  2. Anglalingva priskribo de la Gemini markolingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]