Genoveva (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Genoveva estas la ununura opero de Robert Schumann, kiu inter aprilo 1847 kaj aŭgusto 1848 komponis kaj la muzikon, kaj ankaŭ verkis la tekston. La 25-an de junio 1850 la verko estis unuafoje prezentita en la Ŝtata Teatro je Lepsiko direktate far la komponisto.

La kvarakta opero pri daŭrema amo apartenas al la germana romantismo. La tre negativa kritiko en la gazetaro eble estis decida por tio, ke Schumann ne verkis pluajn operojn. Ankaŭ nuntempe la opero estas ne tre populara malgraŭ ĝia ŝatata komponisto, tamen ĉiam denove estas prezentata. Modelo por la agado estas la mezepoka franca legendo pri Genoveva de Brabanto. En la 18-a jarcento ŝia historio apartenis al la plej popularaj historioj krom tiuj pri Faŭsto kaj Don Juan.

Agado[redakti | redakti fonton]

La opero ludas ĉ. la jaro 730 p. K. en Strasburgo. Genoveva estas edzino de palatinatografo Siegfried, poste nomata Sigfrido la drakmortiginto, kiu kun siaj militistoj eliras por militi kontraŭ la maŭroj. Pro tio li instalas Golon kiel gardanto de sia edzino kaj administranto de sia kastelo. Sed Golo, enamiĝinte en Genoveva, pli volonte kunirus militen.

Grafino Genoveva dum la unua akto adiaŭas sian edzon militontan kaj pro sia adiaŭa doloro eksvenas. Golo eluzas ĉi tion, kisante ŝin. La monavida nutristino Margareta gvatas lin je tio. Ĉar Siegfried pli frue forpelis ŝin pro ŝia sorĉista arto, ŝi volas sin venĝi kaj kredigas Golon, ke Genoveva amsentas por li.

En la dua akto Golo transsendas al Genoveva la novaĵon pri la venko de ŝia edzo. Dum tio li konfesas al ŝi sian kison. Vundite, ĉar Genoveva indigne rifuzas liajn alproksimiĝojn kaj nur pensas pri sia edzo, Golo ĵuras venĝon. Li enmondigas onidiron, ke Genoveva havas amrilaton kun la subpastro. Kune kun Margareta li logas la kortegomajstron Drago en la ĉambrojn de Genoveva, onidire por ke li gardu Genovevan. Tie Drago estas 'malkovrata' kaj kulpigita far Margareta, ke li kaj Genoveva havas amrilaton, je kio servisto Balthasar ponardas lin, kaj Genoveva estas enfermita en la turo pro adulto.

En la tria akto militvundita Siegfried restas en Strasburgo, kie Margareta volas veneni lin. Post kiam ŝi lin flegis tie, li volas rehejmeniĝi, ricevas tamen de Golo la mesaĝon pri la onidira malfidelo de Genoveva. Siegfried kredas lin kaj kondamnas Genovevan. Margareta montras al li en ŝia sorĉospegulo trompobildon pri la senbrideco de lia edzino, post kiam li konfirmas la mortojuĝon. La spirito de Drago aperas al Margareta kaj minacas ŝin per ŝtipara morto, kiam ŝi ne diras la veron.

En la kvara kaj lasta akto Genoveva estas kondukata en la arbaron, kie Golo volas punmortigi per la glavo de Siegfried. Genoveva sin submetas al la juĝo de sia edzo, kiun ŝi ankoraŭ amas, tamen plue asertas sian malkulpon. Golo provas eluzi ŝian dilemon kaj volas fuĝi kun ŝi, se ŝi decidiĝas por li. Genoveva forpelas Golon kaj preferus morti. Siegfried, al kiu Margareta konfesis la veron, alkuras kaj savas sian edzinon lastmomente. Li petas pardonon de ŝi por la maljusteco, kiun li kaŭzis al ŝi, kaj Genoveva pardonas lin. La du estas geedzigitaj duan fojon far la episkopo.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Komence Schumann decidiĝis por sia amiko, Robert Reinick, poeto kaj pentristo sen ajna teatrosperto, kiel libretisto, kiu liveris surbaze de teksto laŭ 'Leben und Tod der heiligen Genoveva' (Vivo kaj morto de sankta Genoveva) el 1799 far Ludwig Tieck, kiun Schumann opiniis tro lirika. Ĉar ili ne povis interkonsenti pri la teksto, Schumann verkis propran tekston, en kiun li transprenis parte la laŭvortan tekston de la tragedio 'Genoveva' de Friedrich Hebbel, publikigita en 1843. El la praversio de Reinick restis nur ĉ. 200 versoj. Tamen la versio de Schumann estas memstara kaj distingiĝas laŭenhave de la originalaj modeloj, ekz. en la feliĉa finaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]