Geodezia vertico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trigonometria stacio en Hongkongo
Geodezia vertico en pinto de Sierra de Guadarrama (Hispanio).
Signalo de Geodezia vertico.

Geodezia vertico estas signalo kiu indikas precizan situon kaj kiu formas parton de reto de trianguloj kun aliaj najbaraj geodeziaj verticoj. En multaj el ili estas metala pinto kie eblas munti teodoliton aŭ reflektilon.

Aliaj nomoj uzataj povas esti triangula stacio, triangula piliero, 'trigonometria stacio, trigonometria punkto, eĉ ene de unusola lingvo kaj depende de la ŝtatoj, la nomoj varas laŭregione; ekzemple ili estas ĝenerale konataj kiel trigonometrical stations en Nordameriko, trig points en Grandbritio, Novzelando kaj Aŭstralio, kaj trig beacons en Sudafriko; dum triangulation pillar estas la plej formala termino por la cementaj kolonoj de GB.

Hispanio[redakti | redakti fonton]

En Hispanio ekzemple estas ĉirkaŭ 11000 verticoj kiuj kutime estas en formo de cilindro 120 cm alta kaj kun 30 cm de diametro eltenataj sur kuba bazo de cemento, ĉio blanke farbita. Kutime ili estas en altaj kaj nekaŝitaj lokoj por esti facile vidataj el aliaj punktoj, kaj pro tio kutime videblas belaj panoramoj el tiuj. Ekde 1975 ili estas protektataj per leĝo.

La hispana reto de geodeziaj verticoj dividiĝas en tri rangoj, unuaranga, duaranga kaj triaranga. Tiu unuaranga estas formata de trianguloj kun lateroj inter 30 kaj 70 km. En tiu duaranga, apogita sur tiu unuaranga, la triangulaj lateroj varias inter 10 kaj 25 km. La reto triaranga havas laterojn de 5 al 10 km. Ĉiuj verticoj de la retoj pli grandaj estas siavice verticoj ankaŭ de la pli malgrandaj.

Grandbritio[redakti | redakti fonton]

trig point ĉe Wootton Wawen, Warwickshire, Anglio

Ĉe Grandbritio, la geodeziaj verticoj estas tipe cementaj kolonoj starigitaj de la ŝtata servo Ordnance Survey. La procezo situigi geodeziajn verticojn pinte de elstaraj montetoj kaj montoj komenciĝis en 1935 por helpi la precizan retrianguligon de Grandbritio. En malaltaj aŭ ebenaj areoj kelkaj verticoj povas esti nur kelkajn metrojn super marnivelo. Kiam ĉiuj estas bone situantaj dum klara vetero eblas vidi almenaŭ du aliajn verticojn el ĉiu ajn vertico. Zorgaj mezuroj de la anguloj inter la vidolinioj de la aliaj verticoj permesas la konstruon de sistemo de trianguloj kiu estas sendata al datumbazo por konstrui precizan mezursistemon kiu kovras la tutan landon.

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Portugalio[redakti | redakti fonton]

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotaro[redakti | redakti fonton]