Georg Cantor
Georg Ferdinand Ludwig Philipp CANTOR [kantor] (naskiĝis la 3-an de marto 1845 en Peterburgo, Rusio; mortis la 6-an de januaro 1918 en Halle (Saale), Germanio) estis germana matematikisto. Li kreis la aro-teorion kaj la koncepton de transfiniaj nombroj.
Li rekonis, ke nefiniaj aroj povas havi malsimilajn grandecojn. Li distingis inter kalkuleblaj kaj nekalkuleblaj aroj kaj pruvis, ke la aro de ĉiuj racionalaj nombroj estas kalkulebla, sed la aro de reelaj nombroj estas nekalkulebla kaj do pli granda. La pruvo uzas lian faman "diagonalan argumenton". Antaŭ 1897, li jam malkovris multajn paradoksojn en la elementa teorio de aroj.
En la dua duono de sia vivo li suferis je multaj depresioj, kiuj malfaciligis al li labori kaj igis lin ofte iri al malsanulejo. Li publikigis pri literaturo kaj religio kaj evoluis sian koncepton de la absoluta nefinio (aŭ, pli trafe, absoluta malfinio), kiun li komparis kun Dio. Li malriĉiĝis dum la unua mondmilito kaj mortis en frenezulejo en 1918.
La nova matematiko de Cantor ne estis facile akceptita dum lia vivo. La moderna matematiko ĝenerale akceptas la verkon de Cantor kaj agnoskas ĝian grandegan gravecon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aro de Cantor
- Diagonala argumento de Cantor
- Intuiciismo
- Infinito
- Kontinuumo-hipotezo
- Paradokso de Cantor
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio Arkivigite je 2007-07-03 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- http://cantor1.mathematik.uni-halle.de/~cantorev/ Arkivigite je 2005-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.zahlenjagd.at/cantor.html
- http://www.maths.tcd.ie/pub/HistMath/People/Cantor/Ausdehnung
- Naskiĝintoj en Sankt-Peterburgo
- Naskiĝintoj en 1845
- Mortintoj en 1918
- Viroj
- Naskiĝintoj la 3-an de marto
- Mortintoj la 6-an de januaro
- Germanaj matematikistoj
- Personoj de Sankt-Peterburgo
- Germanaj logikistoj
- Germanaj verkistoj de la 19-a jarcento
- Germanaj verkistoj de la 20-a jarcento
- Germanaj filozofoj
- Filozofoj de la 19-a jarcento
- Filozofoj de la 20-a jarcento
- Germanaj luteranoj
- Germanaj baltoj
- Aroteoriistoj
- Germanaj filozofoj de la 19-a jarcento
- Membroj de la Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina