George Abela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Abela
George Abela en 2010
George Abela en 2010
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1948 (1948-04-22) (75-jaraĝa)
en Qormi
Ŝtataneco Malto
Alma mater Universitato de Malto
Familio
Edz(in)o Margaret Abela
Infano Robert Abela
Okupo
Okupo politikisto
vdr

George ABELA, malte Ġorġ Abela (naskiĝis la 22-an de aprilo 1948 en Qormi) estas malta politikisto. Post studo de artoj kaj de juro, li komence laboris kiel advokato kaj notario. Inter la jaroj 1982 kaj 1992 li estis la prezidanto de la Malta Futbala Asocio (angle Malta Football Association, malte Assoċjazzjoni tal-Futbol ta' Malta), kaj inter aprilo 2009 ĝis aprilo 2014 funkciis kiel la ŝtata prezidanto de Malto. Origine membro de la socialdemokratia Laborista Partio de Malto (malte Partit Laburista, PL), li forlasis la partion prepare al la prezidanta baloto de 2009, ĉar ŝtata prezidanto de Malto estu senpartiulo. Kiel posteulo, la 1-an de marto 2014 nomumiĝis kaj ekde la 4-a de aprilo de tiu jaro funkcias la politikistino Marie Louise Coleiro Preca.

Antaŭe:Prezidanto de MaltoPoste:
Edward Fenech Adami20092014Marie Louise Coleiro Preca