George E. Smith
Aspekto
| George E. Smith | |
|---|---|
| Nobel-premiito | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de majo 1930 en White Plains |
| Morto | 28-an de majo 2025 (95-jaraĝa) en Barnegat |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato de Ĉikago - doktoro de filozofio (–1959) Universitato de Pensilvanio - bakalaŭro de scienco (–1955) |
| Okupo | |
| Okupo | fizikisto sciencisto fotisto inventisto |
George Elwood SMITH (10-an de majo 1930 - 28-an de majo 2025) estis usona sciencisto, fizikisto pri aplika fiziko, kaj kuninventisto de la ŝargkuplita aparato (charge-coupled device, CCD).
La 6-an de oktobro 2009 oni anoncis, ke li kunhavos la honoron de la Nobel-premio pri fiziko de 2009 pro "la invento de bildoduonkonduktaĵa cirkvito - nome CCD sensilo, kiu iĝis elektrona okulo en preskaŭ ĉiuj areoj de fotografio".[1]
Li laboris en la Laboratorioj Bell en Murray Hill, Nov-Ĵerzejo, el 1959 ĝis sia retiriĝo en 1986, kie li estris esploradon pri novaj laseroj kaj duonkonduktaj aparatoj. Dum sia postentempo, Smith ricevis dekojn da patentoj kaj finfine estris la departmenton por grandskala integrado.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Nobel Prize in Physics 2009, Nobel Foundation, 2009-10-06, alrita en 2009-10-06.
- ↑ PROFILE: George Smith - Nobel winner and world sailor, EarthTimes, 2009-10-06, alirita en 2009-10-06.

