George Enescu
George Enescu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1881 en George Enescu |
Morto | 4-an de majo 1955 (73-jaraĝa) en 8-a arondismento de Parizo, Francio |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 68 48° 51′ 44″ Nordo 2° 23′ 31″ Oriento / 48.862169 °N, 2.391839 °O (mapo) Grave of Enesco (en) |
Lingvoj | rumana • franca |
Ŝtataneco | Rumanio Francio |
Alma mater | Konservatorio de Parizo Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Marie Cantacuzène (en) (1937–1955) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto universitata instruisto dirigento violonisto pianisto muzikologo |
Verkoj | Octet Romanian Rhapsody No. 1 Edipo Violin Sonata No. 3 Q3503312 Chamber Symphony Poeme roumain |
George ENESCU [ĜORĝe eNESku] [d͡ʒe̯ord͡ʒe eˈnesku] (naskiĝis la 19an de aŭgusto 1881 en Liveni, mortis la 4an de majo 1955 en Parizo) estis rumana komponisto, violonisto kaj instruisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en la vilaĝo Liveni (poste alinomita al "George Enescu" por honori lin) kiu estis en la distrikto Dorohoi, nuntempe en Botoşani. Li talentis frue en sia infanaĝo. Estante mirinfano, li komponis sian unuan komponaĵon kiam li aĝis kvin jarojn. Nelonge post tio, lia patro montris lin al la profesoro kaj komponisto Eduard Caudella. En la aĝo de sep jaroj, li eniris la Vienan Konservatorion, kie li studis kun Joseph Hellmesberger, Jr., Robert Fuchs kaj Sigismund Bachrich. Li diplomiĝis antaŭ sia 13a naskotago, gajnante la arĝentan medalon. En siaj vienaj koncertoj la juna Enescu ludis komponaĵojn de Brahms, Sarasate kaj Mendelssohn. En 1895 li iris al Parizo por daŭrigi sian studadon. Li studis violonon kun Martin Pierre Marsick, agordojn kun André Gédalge kaj komponadon kun Jules Massenet kaj Gabriel Fauré. Multe da liaj verkoj estis influitaj de la rumana popolmuziko. Liaj plej popularaj komponaĵoj estas la du Rumanaj rapsodioj (No. 1 kaj No. 2), la opero Œdipe kaj la suitoj por orkestro. Li komponis kvin simfoniojn (el kiuj du restis nefinitaj), simfonian poemon Vox maris kaj multe da ĉambromuziko (tri sonatojn por violono kaj piano, du por violonĉelo kaj piano, pianotriopon, kvartetojn kun piano kaj sen piano, ventodeketo, okopon por arĉinstrumentoj, pianokvinteton kaj ĉambrosimfonion por dek du instrumentoj). La juna Ravi Shankar memoris en la 1960aj jaroj kiel Enescu, kiu havis evoluintan profundan intereson en la orienta muziko, provludis kun la frato de Shankar, Uday Shankar, kaj liaj muzikistoj.