Saltu al enhavo

George Pataki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Pataki
Persona informo
George Pataki
Naskonomo George Elmer Pataki
Naskiĝo 24-an de junio 1945 (1945-06-24) (81-jaraĝa)
en Peekskill
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Yale
Peekskill High School (en) Traduki
Columbia Law School (en) Traduki (1970)
Pierson College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo George Pataki
Familio
Patro Louis P. Pataki (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Libby Pataki (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Allison Pataki (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
juristo
guberniestro
advokato
urbestro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo limigo de pafiloj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Elmer PATAKI (naskita la 24-an de junio 1945 en Peekskill, kantono Westchester, Nov-Jorkio) estas usona advokato kaj respublikana politikisto, kiu servis kiel la 53-a Guberniestro de Nov-Jorkio inter la jaroj 1995 kaj 2006. Li venkis kontraŭ la antaŭa oficanto, Mario Cuomo, kadre de la t.n. "Respublikana Revolucio" de 1994.

Avo de Pataki estis malriĉa hungara elmigrinto en la frua 20-a jarcento. Por gardi la hungarajn radikojn Pataki ricevis 2 hungarajn ŝtatajn premiojn.

Antaŭ estri Novjorkion, Pataki elektiĝis kiel urbestro de sia naskiĝurbo Peekskill (1981-84), sekve kiel membro de la malsupra (1985-1992) kaj poste de la supra (1993-1994) ĉambroj de la novjorkia parlamento.

La 28-an de majo 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la respublikana nomumo por la prezidenteco de Usono en la balotado de 2016.[1] La 29-an de decembro 2015, Pataki retiris sian prezidentan kandidatecon.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Raporto de NBC pri la kandidatiĝa anonco en la retejo de la novaĵ-kanalo NBC (angle)
  2. Former NY Gov. George Pataki says he's planning to drop White House bid Arkivigite je 2016-01-04 per la retarkivo Wayback Machine, ABC-TV 13 KTRK-TV, la 29-an de decembro 2015 (angle)
  • La artikolo estas koncizegigita versio de la anglalingva vikipediero.