Georges Clemenceau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Clemenceau

Georges Benjamin Clemenceau (28-a de septembro 1841 ĉe Mouilleron-en-Pareds, Vendeo - 24-a de novembro 1929 en Parizo) estis franca ĵurnalisto kaj politikisto.

Biografio

Li estis liberpensulo, kuracisto, membro de la Pariza Komunumo de 1871, deputito, faligintoj de ministerioj, humoristo, luktanto kontraŭ la mortopuno, la rasismo, la kontraŭsemitismo, la maltoleremo, la militistoj, la pastroj...

Li koincidis kun sia amata Louise Michel pri rifuzo de la impostoj, la prostituado, la militservo, ktp. Tamen li kulpis iamaniere pro la amasbuĉadoj en la Mondmilitoj. Li partoprenis en la Dreyfus-skandalo kune kun Octave Mirbeau. Li estis kontraŭanto de la koloniisma politiko de Ferry, ĉefministro (1905-1909) kaj entreprenis socialajn reformojn. Poste li fariĝis naciista kaj anarkiistoj klopodis mortigi lin sensukcese.

Lia politika kariero komencis en 1870 kiel urbestro de Montmartre. Li estis opozicianto de Napoleono la 3-a kaj dum ĉeesto en Usono entuziasmiĝis pri la politiko de la demokratio kaj la respubliko. Li estis akra defendanto de la kontraŭklerikala maldekstrularo, sed poste iĝis estro de la franca naciisma dekstrularo. Li partoprenis en la registaro ekde 1906 kiel ministro de internaj aferoj, kaj poste kiel ĉefministro, posteno kiun reokupos post la eksplodo de la Unua Mondmilito. Li estis unu el la ĉefaj organizantoj kaj negociistoj de la Porpacaj Konferencoj de Parizo en 1919. Dum la subskribo de la Traktato de Versajlo, li estis unu el tiuj kiuj volis pli draste puni Germanion. La usona prezidento, Woodrow Wilson, kontraŭis tiun opinion kaj malhelpis, ke la planoj de Clemenceau iĝus entute. En 1920, Clemenceau perdis la balotadon. Li dum sia tuta vivo pluopiniis, ke Germanio estis traktata tro bonvoleme, sed ĉiu scias nuntempe, ke la troa severeco kontraŭ Germanio estis unu el la kialo de la eksplodo de la Dua Mondmilito.

Junaĝo

Juna Clemenceau fare de Nadar.

Li estis la plej aĝa de familio de ses fratoj de mezklasa tavolo de La Vendée, regiono ege reakcia en Francio. Lia patro, Benjamin Clemenceau, estis tamen volterano kaj admiranto de la Franca Revolucio. Tiu patro alkutimiĝis sian filon al radikalismo, la defendo de la ideoj ĉiukoste eĉ per armiloj, kaj la etoso de respublikaj aktivuloj. Li iris al Parizo studi medicinon kaj tie jam aliĝis al progresema studenta organizo kaj fondis ĵurnalon nome Le Travail (la laboro). Ĉar li estis kontraŭimperiisma kaj turnis sin ofte al dueloj, li vizitis karceron. Li veturis al Anglio, kie li konis Stuart Mill, kaj al Usono, sekve de la spuroj de Tocqueville. Li entuziasmiĝis pri la stato de libero en Usono. Tie li instruis la francan kaj ĉevalrajdadon en porjunulina lernejo. Tie enamiĝis al lernantino, Mary Plummer, kaj edziĝis al ŝi. Ili havos tri filojn kaj separiĝos post sep jaroj.[1]

Reveninte en Francion, li klopodis dediĉi sin al la medicino en La Vendée, sed finfine li translokiĝis al Parizo, por dediĉi sin al la politiko. Li partoprenis en la proklamo de la 3a franca respubliko kaj estis urbestro de la pariza kvartalo Montmartre, deputito kaj tia li kontraŭis pacon kun Germanio.

Dum la Pariza Komunumo, li klopodis peri inter insurekciuloj kaj monarkistoj, kaj klopodinte savi la vivon de du generaloj, la revoluciuloj preskaŭ mortigis lin: de tial li iĝos kontraŭkomunisma. Post tio, kiel membro de la Nacia Asembleo, li estris la partion de radikalaj respublikanoj. Li estis kontraŭanto de la koloniisma politiko de Ferry. La politikaj malamikoj timis lin ne nur pro la perforteca retoriko sed ankaŭ pro lia resurso al dueloj. Ekzemple kiam li kaj Déroulède pafis unu la alian post kontraŭstaro pro korupto de sampartianoj de Clemenceau en afero de la entrepreno de la kanalo de Panamo. Post multaj kritikoj pi malvenkis en balotado kaj ĉesis esti deputito.

Dediĉinte sin al la ĵurnalismo, li fondis ĵurnalon L'Aurore, kie aperis fama unuapaĝa artikolo "J'Accuse...!" de Émile Zola pri la Dreyfus-skandalo kaj defendo de progresismo kontraŭ reakcio. Clemenceaŭ rekuperis sain influon kaj iĝis senatano en 1903. En 1906 li iĝis ministro pri Enlandaj Aferoj, kaj okaze de striko de ministoj, li ordonis perfortan subpremadon, kio havigis al li kontraŭstaron de socialistoj.

Registo

Clemenceau la 26an de novembro 1917.

En 1906 li iĝis ĉefministro, kaj kiel tio li defendis separon de ŝtato disde le katolika eklezio, devigan militservon, laikan instruadon ktp. Favoris aliancon kun Britio por izoligi Germanion kaj kiam li ĉesis kiel registarano, kiel senatano plu defendis la rearmigon de Francio kiel preparo al la Unua Mondmilito. Novembre de 1917 kiam la bolŝevika triunfo kaj la paco inter Germanio kaj Sovetunio nuligis la orientajn atakojn kontraŭ Germaio, la situacio en la okcidenta fronto iĝis malfacila por francoj. Tiam la prezidento Poincaré, malamiko de Clemenceau, elektis lin kiel ĉefministro kaj kiel tio antaŭeniris la direkton de la milito.

Li batalegis ne nur dum la lastaj monatoj de milito, sed ankaŭ dum la preparo de la Packonferenco de Versajlo: tie li estis unu el ĉefaj politikistoj kiuj volis devigi Germanion pagegi pro ties "kulpo", dum aliflanke li devis kontraŭbatali la prezidenton Poincaré kaj grandan parton de la fraca publika opinio, kiu volis eĉ pli grandan premon. Ĉiukaze tiu forta punpago estos, kiel oni scias, unu el ĉefaj kaŭzoj de la venonta mondmilito. Kiam januare de 1920, la Traktato de Versailles ekvalidis, finis la kariero de Clemenceau, kiu prezentiĝis al elekto de prezidento de la respubliko, sed la Nacia Asembleo preferis ne tiom bataleman politikiston kiom Clemenceau, sed la mallerta Paul Deschanel, al kiu preterdire Clemenceau pafis dum duelo.

Retiro

Kiam li estis 83jaraĝa, retiriĝinta devige el politiko, anstataŭ ripozi, li veturis al Barato ĉasi tigrojn, poste denove veturis al Usono por kampanji kontraŭ la usona izolismo, kaj kiam retiriĝis al domo en la naskiĝregiono, li ankoraŭ zorgis pri la ĝardeno, kaj verkis defendante kontraŭ kritikoj. Li aktivis ĝis la 88 jaroj. Li mortiĝis novembre de 1929. Ŝajne tiam li ĵus antaŭdiris, ke la germanoj denove invados Francion. Tio okazos nur iom pli post dek jaroj.

Kariero

Notoj

  1. Luis Reyes, Clemenceau, el tigre. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝoj 4-11 por la tuta ĉapitro: unuaj informoj el paĝo 4.

Vidu ankaŭ