Georges Jeanclos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Jeanclos
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1933 (1933-04-09)
en 15-a arondismento de Parizo
Morto 30-an de marto 1997 (1997-03-30) (63-jaraĝa)
en 5-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Georges JEANCLOS (9-a de aprilo 1933 Parizo - 30-a de marto 1997 Parizo)- Franca juddevena skulptisto. Profunde sorbinta de la traŭmo fare de la Hitler-a aljuda genocido, kaj plu de la dramoj kiuj ade krimiĝas al la homoj poste, de la kristana spiriteco, kaj de tuta la pezego de homa sufero kaj tenereco (unu el inter liaj verkoj nomiĝas "laŭdo de la karesoj"), lia verkaro samtempe estas strange kvietega; aspekte lia arto estis forte influita de la antikvaj etruskaj ter-statuoj, li mem elfaras plej el liaj statuetoj el griza argila materialo, kiu multe kunefikas al doni al ili ilian apartan emocipovon.
Liaj homoj, glatvizaĝaj, senhararaj, estas volvitaj en stangaj ŝtofoj, littukoj aŭ morttukoj, fojfoje ŝirpecoj; kelkaj pensigas al la peruaj mumioj; pri la serio de liaj "dormantoj" la ĉina artrecenzisto Xing Xiaoŝeng diras:

"Tiu "dormantoj" kunenvolvitas per strangaj tukoj, foje pecŝiritaj - ĉu littukoj ĉu mortotukoj? - Ni tie staras kontraŭ unika verkaro, el kiu eliĝas ega doloro sed samtempe senlima tenero, kaj preter sufero, ia trankviliĝo, espero de renovigo. La Dormantoj, ĉu ili prezentas solan personon aŭ paron, ne bildigas morton, nek scenojn el la vivo de la mortintoj, sed ja vivantojn enfositaj ene de siaj revoj, atendantaj vekiĝon en la dormo, por iri renkonten al novaj horizontoj, al nova vivo.

Kaj kio elbe pli emocieblas ol tiuj etaj boatoj en kiu kuŝas sole aŭ pare-brakume sinfoslasantaj homoj, kiel senhelpa destino de ĉiu vivanto?"

La franca artrecenzisto Pierre MOREL diras:

"Renkontitan, la verkaron de Georges JEANCLOS neniam plu povas oni forgesi. .... La vortoj, kiuj alŝovas sin al menso estas: mildo - tenero - silento - kompato."

La skulptaĵoj de JEANCLOS ofte parolas pri morto, sed morto plena de espero, de obskura atendo; kaj ĉiam ili parolas pri amo, kaj pri senlima fido je la amantulo, kiu estas eble la pli unike propra sento kiun oni renkontas ĉe li, kaj senlima kunesto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.