Georgo Abraham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Georgo Abraham
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1915 (1915-11-30)
Morto 26-an de junio 2001 (2001-06-26) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoaraba
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo esperantisto
Verkoj Klara Vortaro Esperanta-Araba
vdr

Georgo ABRAHAM (naskiĝis 1916, mortis la 26-an de junio 2001), estis argentina esperantisto kaj pioniro sur la kampo de arab-lingvaj Esperanto-lernolibroj kaj -vortaroj.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Abraham naskiĝis en Usono en 1916, sed de 1929 vivis en Argentino. Esperanton li lernis en 1931. En 1941 li kunfondis Argentinan Esperanto-Ligon, en kiu li plenumis gvidajn funkciojn dum pluraj mandatoj. En 1952 li gvidis la unuan Esperanto-kurson en sia loĝurbo Venado Tuerto, kie li fondis kaj prizorgis klubon. En 1966 Abraham starigis Amerikan Esperanto-Lernejon por koresponda instruado.

En 1995 la Komitato de UEA distingis Abraham per Honora Membreco de la Asocio. En 2000 li ricevis ankaŭ premion de Fondaĵo Antoni Grabowski.

Tradukoj kaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

Abraham tradukis el la araba verkojn de Ĥalil' Ĝibran: Rakontoj kaj Poemoj. (1972), La Rompitaj Flugiloj (1981), Plukitaĵoj (1986) kaj Preter la Horizonto (1992).

Li verkis plurajn Esperanto-lernilojn. Lia precipa verko estas la ampleksa araba Esperanto-vortaro, kies unuan volumon, Klara Vortaro Esperanta-Araba, UEA eldonis en 1998. La alidirekta, pli ampleksa parto estas preparata por eldono. En 2000 ĉe UEA aperis ankaŭ lia lernolibro por arablingvanoj, Kurso de Esperanto, Lingvo Internacia. Tiuj verkoj metis la bazon por la lastatempa ekdisvastiĝo de Esperanto en la arabaj landoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Abraham, Georgo 1998 : Klara Vortaro Esperanta-Araba, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 308 p. — 22 cm.