„ La konata kooperativo brazila surprizis nin per verko de libana aŭtoro, tradukita el la araba lingvo, kio estas malofta en nia ĝisnuna literaturo. Tiu libro, facile legebla, alportas en nian lingvon la parfumon de rozoj kaj jasmenoj el oriento. Sed tiu poezia formo, tradicia en la araba kaj persa beletro, vestas aktualajn pensojn kaj amaran filozofion. Oni sentas, ke la aŭtoro, nutrita de nacia mezepoka kulturo, vivas en la moderna mondo, kie la vivaspektoj samniveliĝas, la problemoj fariĝas por ĉiuj similaj, kaj maŝinismo kaj industriigo forpelas poezion. Sed sentema koro kapablas rekrei poezion en tiu senkompata mondo kaj retrovi la sonojn de antikvaj instrumentoj por prikanti la doloron kaj ribelemon de nuntempaj subprematoj. La stilo estas belega, klara, la simboloj travideblaj. Ke kelkaj el tiuj simbolaj figuroj estas nomataj Dio aŭ Jesuo, neniel ĝenas ateistan leganton, kia mi estas. Tio tute ne pruvas, ke la aŭtoro mem kredas al religiaj mitoj, kaj cetere tio ne gravas; kun tiaj kredantoj povas akordi sendiuloj, surbaze de homa frateco. ”