Saltu al enhavo

Georgo Akropolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Γιώργος Ακροπολίτης
(1217-1282)
Verko "Georgii Logothetae Acropolitae Chronicon Constantinopolitanum", eldonita en 1614
Verko "Georgii Logothetae Acropolitae Chronicon Constantinopolitanum", eldonita en 1614
Persona informo
Naskiĝo 1217
en Konstantinopolo, Turkio
Morto 1282
en Konstantinopolo, Turkio
Lingvoj mezepoka grekaantikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Konstantinopolo
Familio
Infanoj Constantine Akropolites (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato
verkisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Historio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georgo AKROPOLITO estis greka teologo, kronikisto, historiisto, diplomato kaj ŝtatestro. Li estis lernanto de Theodorus Exapterigus (1180-1236) kaj Nikephoros Blemmydes (1197-1272). Li verkis grandegan kroniko pri Konstantinopolo kiam ĝi estis sub la regado de la Bizanca Imperio kaj la Latina Imperio kaj la Tesalonika Bizanca Imperio estis falinta inter la jaroj 1204-1261. La Historio de Georgo Akropolito priskribas esceptan periodon en bizanca historio, inter la perdo de Konstantinopolo al la fortoj de la Kvara Krucmilito en 1204 kaj la rekonkero de la urbo de Mikaelo la 8-a Paleologo en 1261. Li ankaŭ ludis gravan diplomatian rolon en la provo repacigi la grekan kaj latinan ekleziojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En lia deksesa jaro li estis sendita de lia patro, la logoteto[1] Konstanteno Akropolito la Maljuna, al la kortego de Johano la 3-a Doukas Vatatzes, imperiestro de Niceo, kie Akropolito daŭrigis siajn studojn sub Theodore Hexapterygos 1180-1236) kaj Nicephorus Blemmydes (1197-1272). La imperiestro pli malfrue konfidis al Georgo gravajn ŝtatmisiojn, same kiel al liaj sukcedantoj (Teodoro la 2-a Laskaris kaj Mikaelo la 8-a Paleologo). La posteno kiel Granda Logoteto, aŭ kanceliero, estis donacita al li en 1244.

Kiel komandanto en la kampo en 1257 kontraŭ Mikaelo la 2-a, despoto de Epiro, li montris nur malmulte da armea kapablo. Georgo estis kaptita kaj tenita dum du jaroj en malliberejo, el kiu li estis liberigita fare de Mikaelo Paleologo. Dume, Mikaelo Paleologo estis proklamita imperiestro de Niceo, poste forpelante la latinojn el Konstantinopolo, kaj iĝis imperiestro de la restaŭrita Bizanca Imperio.

Ekde ĉi tiu momento Akropolito iĝas konata en la historio de la orienta imperio kiel unu el ĝiaj plej grandaj diplomatoj. Post esti plenuminta la funkcion kiel ambasadoro ĉe la kortego de la bulgara caro Konstanteno (1237-1277), li iĝis la unua estro en la Universitato de Konstantinopolo, kie li donis lecionojn pri matematiko kaj filozofio. Liaj studentoj inkludis Georgon la 2-a el Konstantinopolo (1241-1290) kaj Georgo Pakimero (1242-1310).

Intertempe Mikaelo, timante novan latinan invadon, proponis al la papo Klemento la 4-a reunuigi la Grekan kaj la Latinan Ekleziojn; kaj intertraktadoj sekviĝis kiuj estis aranĝitaj dum la regado de kvin papoj, Klemento la 4-a, Gregorio la 10-a, Johano la 22-a, Nikolao la 3-a kaj Marteno la 4-a.

Akropolito estis elektita kiel la ambasadoro de la imperiestro, kaj en 1273 li estis sendita al la papo Gregorio la 10-a. En 1274, ĉe la Dua Koncilio de Liono, li konfirmis per ĵuro en la nomo de la imperiestro ke tiu kredkonfeso kiu estis antaŭe sendita al Konstantinopolo de la papo estis adoptita de la grekoj.

La reunuiĝo de la du eklezioj tamen vekis konsiderindan opozicion en Bizanco kaj pli malfrue estis interrompita. Ĝi tamen servis sian ĉefan celon, prokrastante kaj finfine tute deturnante latinan atakon kontraŭ Konstantinopolo.

Pli postaj intertraktadoj gviditaj de George Akropolito inkludis gvidi mision al la Imperio de Trebizondo en 1281 por konvinki la imperiestron Johano la 2-a ĉesi uzi la titolon de "Imperiestro kaj Aŭtokrato de la romianoj" - kiun Mikaelo Paleologo tenis kiel sia sola rajto.

Li malsukcesis en tiu ĉi provo, ĉar Johano respondis al siaj argumentoj ke li simple sekvas la praktikon de siaj antaŭuloj, kaj liaj ĉefnobeloj ne permesis al li prirezigni ĉi tiun honoron.

William Smith en sia "Vortaro pri la Greka kaj Roma Biografio kaj Mitologio" sekvas "De Byzantinarum Rerum Scriptoribus Graecis", verkita de Martinus Hankius (1633-1709), en deklarado ke Akropolito estis sendita en ambasadejon al la reĝo de Bulgario en 1282; George Finlay (1799-1875) montris, ke ambaŭ eraras.

Finlay notas, "en tiu kazo li [Hankius] ŝajnas preterintence esti skribinta Bulgarorum anstataŭ Lazorum Principem, ĉar li longe citas la trairadon de Pakimero kiel sian aŭtoritaton, kiu deklaras klare ke Akropolito estis sendita al la princo de la Lazoj, kiel la vantaj konstantinopolaj verkistoj nomis la imperiestron de Trebizondo."

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La historia laboro de Akropolito, konata kiel "Analoj", ampleksas la periodon de la kapto de Konstantinopolo dum la Kvara Krucmilito de la Latinoj en 1204 ĝis ĝia reakiro de Mikaelo Paleologo en 1261, tiel formante daŭrigon de la laboro de Nicetas Choniates.

Ĝi estas valora ĉar estis verkita de samtempulo, kies oficiala pozicio kiel Granda Logoteto, armea komandanto, kaj konfidenca ambasadoro havigis al li oftajn ŝancojn observi la kurson de la okazaĵoj.

Akropolito estas konsiderata fidinda aŭtoritato koncerne la deklaron de faktoj, kaj li estas facile komprenebla, kvankam li elmontras specialan malzorgemon en la konstruado de siaj frazoj. Lia stilo estas arkaika sed lucida.

Li ankaŭ estis la verkinto de pluraj pli mallongaj verkoj, inter ili funebra petego pri Johano Vatatzes, epitafo pri lia edzino Irene Laskarina kaj panegiro de Teodoro la 2-a Laskaris el Niceo (Teodoro la 2-a Laskaris de Niceo). Dum kaptito ĉe Epiro li skribis du disertaĵojn pri la procesio de la Sankta Spirito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Niketas Choniates (1155-1216)
  • Teodoro la 1-a Laskaris (1174-1222)
  • Theodore Hexapterygos (1180-1236)
  • Johano la 3-a Dukas Vatatzes (1192-1254)
  • Klemento la 4-a (1200-1268)
  • Irene Laskarina (1200-1241)
  • Mikaelo la 2-a Komnenos Dukas (1205-1268)
  • Gregorio la 10-a (1210-1276)
  • Petro Juliano (1210-1277)
  • Marteno la 4-a (1210-1285)
  • Nikolao la 3-a (1216-1280)
  • Teodoro la 2-a Laskaris (Bizancio) (1221-1258)
  • Mikaelo la 8-a (1223-1282)
  • Gregorio la 2-a (Konstantinopolo) (1241-1290)
  • Konstanteno Akropolito (1250-1320)
  • Ephraem Aenius (1250-1320)
  • Nicephorus Gregoras (1295-1360)
  • Laonikos Chalkokondyles (1430-1470)
  • Michael Psellos (1018-1096)
  • Anna Komneno (1083-1153)
  • Johannes Kinnamos (1143-1185)
  • Manuelo la 1-a Komneno (1118-1180)
  • Barlaamo de Seminara (1290-1348)
  • Georgios Pachymeres (1242-1310) bizanca historiisto
  • Nikephoros Blemmydes (1197-1272)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Logoteto estis administra titolo devenanta el la Orienta Romia Imperio ekvivalenta al ministro aŭ ŝtata sekretario.