Geranila nitrilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geranila cianido
Kemia formulo
'C10H15N
Geranila nitrilo
Plata kemia strukturo de la
geranila nitrilo
Geranila nitrilo
Tridimensia kemia strukturo de la geranila nitrilo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Citrala cianido
  • Nerila cianido
  • Cianido de geranilo
  • Geranila cianido
CAS-numero-kodo 5146-66-7
ChemSpider kodo 20458
PubChem-kodo 1551246
Fizikaj proprecoj
Aspekto flaveca likvaĵo kun agrabla odoro
Molmaso 149,237g mol−1
Denseco 0,853 g/cm−3[1]
Fandpunkto -7°C
Bolpunkto 247,9°C [2]
Refrakta indico  1,475[3]
Ekflama temperaturo 103,7°C [4]
Solvebleco Akvo:0,045 g/L
Mortiga dozo (LD50) 3100 mg/kg (buŝe) [5]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H330, H340, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P273, P281, P284, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Geranila nitrilogeranonitrilo estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la nitriloj kaj enhavanta 10 karbonatomojn, 15 hidrogenatomojn kaj unu nitrogenatomon. Ĝia IUPAC nomo estas 3,7-dumetila-2,6-oktanodueno-nitrilo. Geranonitrilo estas flaveca likvaĵo kun denseco tre malsupera al tiu de la akvo kaj tre aprezata pro ĝiaj aromataj proprecoj. Ĝi estas solvebla en etanolo kaj praktike nesolvebla en akvo. Geranila nitrilo estas neakordigebla kun fortaj oksidigagentoj kaj reduktigagentoj same kiel fortaj acidoj kaj bazoj.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de geranila nitrilo per traktado de hidroksilamino kun citralo sekvata per senhidratigo de la citrala oksimo:

citralo + hidroksilamino Citraloksimo geranila nitrilo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Geranila nitrilo estiĝas per interagado de la 6-metila-5-hepten-2-ketono kaj cianoacetata acido sekvata per senkarboksiligo de la 2-Ciano-3,7-dumetila-2,6-okteno-duata acido:

geranila acido ekde la 6-Metil-5-hepten-2-ketono

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]