Gerard Leman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerard Leman


Naskiĝo 8-an de januaro 1851 (1851-01-08)
en Lieĝo
Morto 17-an de oktobro 1920 (1920-10-17) (69-jaraĝa)
en Lieĝo
Soldata kariero
vdr

Gérard LEMAN (/ləmɑ̃/), naskiĝinta la 8an de januaro 1851 en Lieĝo (Belgio) kaj mortinta la 17an de oktobro 1920 en Lieĝo, estas leŭtenanto-generalo de la belga armeo, komandante la fortikaĵojn de Lieĝo kaj de la 3-an divizion de belga armeo. Li famigis sin dum la batalo de Lieĝo en aŭgusto 1914, kio akiris al li, en 1919, la nobelan titolon de grafo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estas la filo de Georges-Auguste Leman, kapitano de artilerio kaj instruistino al la milita lernejo, kaj de Marie Gertrude Félicité Kips. Poste de studoj ĉe la Athénée reĝa de Bruselo, li eniris kiel lernanto al la milita lernejo en 1867 kaj en unua foje ricevis promocion en 1872 al la rango de leŭtenanto de la Inĝenierarto.

Milita Kariero[redakti | redakti fonton]

Dum la Francia-Prusia Milito de 1870, li servis en korpo de belga observantaro. En 1882, li estis nomita membro de la korpo de instruistoj de la milita reĝa lernejo. En decembro 1902, li estis promociita al kolonelo. Li estis majoro de la reĝa militista lernejo de la 26a de decembro 1905 al januaro 1914. Li ekzercis konsiderindan influon sur la milita instruo, kaj valorigis ĉefe la matematikon.Dum tiu periodo, li fariĝas ankaŭ la respondeculo de la milita edukado de la estonta reĝo Alberto la 1a.

La Batalo de Lieĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la Unua Mondmilito, li estis la komandanto de la fortikaĵoj ĉirkaŭantaj la belgan urbon Lieĝo. La germanaj trupoj devis uzi pezan artilerion por rompi la defendojn kaj kapti la urbon. Leman restis kiel militkaptiton de komence ĝis la fino de la unua mondmilito.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li favoris la kaŭzon de Esperanto. Al li estis dankinde ke en 1907, Belgujo sendis leŭtenanton Maurice Cardinal kiel oficialan delegiton al la Universala Kongreso de Esperanto en Cambridge. En la komenco de 1908 li organizis paroladojn pri Esperanto kaj kursojn en la Lernejo de Aplikado (artilerio kaj inĝenierado)[1]. De tiu momento li fariĝis Honora Membro de la Belga Ligo Esperantista, kies honoran prezidantecon li akceptis tri monatojn antaŭ sia morto. Li ankaŭ defendis la ideon de Lingvo Internacia skribe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Belga Esperantisto n071-072 (jan-feb 1921)