Gerd-Joachim Brinkmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gerd-Joachim BRINKMANN (naskiĝis en 1932, mortis en 1980) estis germana pastro kaj esperantisto, kiu eklernis Esperanton en lerneja kurso en Herford. En la 1950-aj jaroj li aktivis en la junulara Esperanto-movado. Li estis la tria prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) de 1953 ĝis 1954.

Post teologiaj studoj li deĵoris kiel pastro en Lengerich, Vestfalio (1960–1973) kaj ekde 1973 en Westerland sur la nordgermana insulo Sylt, kie siatempe ekestis sufiĉe vigla Esperanto-grupo (i.a. okazis Germana Esperanto-Kongreso en Westerland en 1981). Li estis patro de kvar filoj, inter kiuj Nils esperantiĝis kaj transprenis diversajn taskojn en la estraroj de GEJ kaj GEA.

Gerd Brinkmann estis ankaŭ aktiva en Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kaj gividis Diservojn kaj geedziĝojn en Esperanto, i.a. dum Universalaj Kongresoj (i.a. en Portland, Usono en 1972).