Gertrude Novak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gertrude Novak
Persona informo
Naskiĝo 1920
Morto 21-an de majo 2013 (2013-05-21)
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kuracistoesperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

D-ino Gertrude NOVAK, (naskita en 1920, forpasis en Ĉikago la 21-an de Majo 2013) estis usona esperantisto kaj kuracisto. Ŝi estis medicina patologo kiu edukis plurajn generaciojn de kuracistoj. Dum multaj jaroj ŝi laboris ĉe la universitato Rush Medical University kaj laste en la hospitalo Stroger en Ĉikago. Ŝi estis senlaca volontulo kiu aktivis en multaj kampoj. Kiel flua esperantoparolanto kaj entuziasma esperantistino ŝi vigle agadis en la movado. Ŝi vojaĝis tutmonde por amikiĝi kun ĉiuj, i.a. en Afriko kaj Sudameriko. Ŝi estis plurjara Delegito de UEA kaj Prezidantino (1994-1996) kaj Sekretario (2006-2013) de la Esperanto-Societo de Ĉikago.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Nekrologo, Usona Esperantisto 2013:3