Gete Wami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gete Wami
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1974 (1974-12-11) (49-jaraĝa)
en Debre Berhan
Ŝtataneco Etiopio
Okupo
Okupo maratonisto • longdistanca kuristo • atleto
vdr

Getenesh "Gete" Wami Degife (en Geeza skribo: ጌጤነሽ 'ጌጤ' ዋሚ ደግፌ; 11a de decembro 1974)[1] estas etiopia longdistanca kuristo kiu konkurencis en vojkampa atletiko, transterena kuro kaj ŝosekurado ĝis la distanco de maratono.

Ankaŭ ŝia fratino, Mulugeta Wami, estas profesia maratonkuristo.[2]

Gete atingis ormedalon en la Atletika Monda Ĉampioneco de 1999 en Sevilo, kun tempo de 30:24.56, kio estis nova kaj afrika kaj mondĉampionaj rekordoj.[3] Ŝi atingis ormedalon ankaŭ en 10,000 m en la Tutafrikaj Ludoj de 1999 tiun jaron. Ŝi estis dufoje venkinto en la Monda Transterena Ĉampioneco, por longdistanca titolo en 1996 kaj por mallongdistanca titolo en 2001.

Gete venkis en 2006 en la Berlina maratono, finante antaŭ Salina Kosgei kaj Monika Drybulska la 24an de septembro.[4] Gete klopodis atingi mondan rekordon en 15 km dum la Zevenheuvelenloop de Nijmegen la 19an de novembro 2006, sed ŝi malsukcesis. Gete finis la duan, naŭ sekundojn post Mestewat Tufa, kiu finis en 47:22.

En 2007, Gete venkis denove en la Berlina Maratono. Ŝi konkurencis en la Novjorka Maratono 35 tagojn poste kaj ŝi finis 23 sekundojn malantaŭ Paula Radcliffe.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gete Wami Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 29an de oktobro, 2013, en Wayback Machine. Sports Reference. Alirita la 25an de aŭgusto 2019.
  2. Wami en Deriba winnaars in Egmond, Butter en Borst leveren knappe prestatie Arkivigite je 2018-09-17 per la retarkivo Wayback Machine (nederlande). Losse Veter (13a de januaro 2008). Alirita la 25an de oktobro 2013.
  3. "Gete Wami shines again in the 10,000m", IAAF, 20a de septembro 1999. Kontrolita 26a de aprilo 2016.
  4. World-leading 2:05:56 for Gebrselassie in Berlin Arkivigite je 2012-02-14 per la retarkivo Wayback Machine, iaaf.org, 24an de septembro 2006
  5. Radcliffe, Wami Steal Show in New York, Runners Web, 6a de novembro 2007.