Ghardaia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ghardaia
komunumo de Alĝerio • urbo
Administrado
Poŝtkodo 47000
Demografio
Loĝantaro 120 000  (2005) [+]
Loĝdenso 203 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 29′ N, 3° 40′ O (mapo)32.4833333333333.6666666666667Koordinatoj: 32° 29′ N, 3° 40′ O (mapo) [+]
Alto 572 m [+]
Areo 590 km² (59 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ghardaia (Alĝerio)
Ghardaia (Alĝerio)
DEC
Ghardaia
Ghardaia
Situo de Ghardaia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ghardaïa [+]
vdr
Merkato ĉe la ĉefa placo, Ghardaia.

GhardaiaGhardaïa (arabe غرداية, Mzab-Berbere: taƔerdayt, Taɣerdayt do Taghardaïat) estas la ĉefurbo de la Provinco Ghardaia, Alĝerio. La komunumo Ghardaïa havas 93,423 loĝantojn laŭ la censo de 2008,[1] el 87,599 en 1998,[2] kun jara kreskindico de 0.7%.[1] Ĝi situas ĉe nord-centra Alĝerio en la Sahara Dezerto kaj kuŝas laŭlonge de la maldekstra bordo de la ŭadi Mzab. La Mzaba valo en la Provinco Ghardaia (vilaja) estis enskribita kiel Monda Heredaĵo en 1982, kiel kultura propraĵo taksita laŭ la kriterioj II (pro ties setlejoj kaj urba planado eĉ ĝis la nuna jarcento), III (pro kulturaj valoroj de Ibadioj), kaj V (setleja kulturo kiu pluis ĝis la nuna jarcento).[3][4]

Ghardaïa estas parto de urba kvinopo, surmonteta urbo inter kvar aliaj, konstruita preskaŭ antaŭ milo da jaroj en la M’Zab valo. Ĝi estis fondita de Mozabitoj, nome islama Ibadia sekto de ne-arabaj islamanoj, kiaj Berberoj.[5][6] Ĝi estas ĉefa centro de produktado de daktiloj kaj de fabrikado de tapiŝoj kaj vestaĵoj.[7] Dividita en tri enmurigitaj sektoroj, ĝi estas fortifikita urbo. Je la centro de la historia Mʾzabita areo, kun piramid-stila moskeo kaj arkara placo.[8] Distingaj blankaj, rozkolotaj, kaj ruĝaj domoj, faritaj el sablo, argilo kaj gipso,[9] ĝi staras en terasoj kaj arkaroj.[8] En sia libro de 1963 nome La force des choses la franca ekzistadisma filozofo Simone de Beauvoir priskribis Ghardaïa kiel "kubisma pentraĵo bele konstruita".[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Population: Ghardaia Wilaya (france). Office National des Statistiques Algérie. Alirita 12a de Februaro 2013.
  2. Algeria Communes. Statoids. Alirita 9a de Marto 2013.
  3. M'Zab Valley. Unesco.org. Alirita 2010-11-12.
  4. The Mazab valley: Evaluation Report (pdf). Unesco.org. Alirita 2010-11-12.
  5. Ham, Anthony. (2007) Algeria. Lonely Planet. ISBN 1-74179-099-9.
  6. Ghardaïa, Algeria. Organization of World Heritage Sites. Alirita 2010-11-12.
  7. Harris, Nathanuel (2003). Atlas of the world's deserts. Taylor & Francis. p. 33. ISBN 1-57958-310-5. [1] Alirita la 31a de Decembro 2016.
  8. 8,0 8,1 "Ghardaia". Encyclopædia Britannica. [2][rompita ligilo] 11a de Novembro, 2010.
  9. 9,0 9,1 Tilouine, Joan. Oasis de Ghardaïa, la richesse du secret. voyages.liberation.fr (4a de Decembro 2009). Arkivita el la originalo je 2014-01-03. Alirita 12a de Novembro 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]