Gianfranco Molle
Gianfranco Molle | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Gianfranco Molle |
Kromnomo | Ĝanfranko |
Naskiĝo | 1950 en Roccasecca, Provinco Romo, Italio |
Morto | la 8-an de decembro 2018 |
Ĝenroj | Kantaŭtoro |
Instrumentoj | Gitaro |
Gianfranco Molle (artistnomo Ĝanfranko) (1950-2018) estis fama kaj originala Esperanto-kantisto, mem aŭtoro, komponisto, kantisto kaj muzika organizanto, kiu aktivis ĉefe inter 1975 kaj 1987. Li kantis proprajn kantojn, muzikigis esperantajn poemojn, kaj tradukojn de aliaj lingvoj, ofte kun politikaj aŭ socikritikaj temoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinte en Roccasecca en 1949, la urbeto de la fama flutisto Severino Gazzelloni kaj Sankta Tomaso de Akvino la filozofo, Gianfranco Molle estis destinita de la patro, advokato kaj politikisto, al jurista kariero. Malkovrinte en si la muzikan talenton, li longe kompromisis inter la kanto kaj la universitataj studoj, ankaŭ danke al Esperanto, kiu fariĝis lia ĉefa arta perilo.
En la intelekte fekunda Roma Esperantio de la 1970-aj, Gianfranco Molle kreis artisman simbiozon, jen tekste jen kante, kun Giulio Cappa, Renato Corsetti, Marcella Fasani, Paolo Piccirilli, Susanna Castelviva kaj Mario Milan: la tiel nomata roma skolo. Li estis ĉefulo de la skolo; multaj homoj pensis lin talenta kaj altruisma. Li kunlaboris ankaŭ kun eksterlandaj verkistoj kaj kantistoj, interalie Ĵak Lepŭil', Olivier Tzaut, Claude Piron kaj Giorgio Silfer.
Post hejmaj provoj, li fariĝis internacie konata per la vojo en 1976, al kiu sekvis Horo da opozicio, kun Giulio Cappa (1978). Kun LF-koop lia repertuaro, inter esperantisma kaj politike engaĝita, riĉiĝis per la kanzono de aŭtoro: tiel li realigis la kasedon La poezio de La Patrolo en 1980.
Fondinte komercan entreprenon kaj baldaŭ edziĝinte, Gianfranco Molle retiriĝis de la scenejo, tamen lasante spurojn ankoraŭ en Baf' kaj en Esperanta Songazeto, kies kvinan numeron li redaktis en 1985, interalie proponante novaĵojn kiuj neniam aperos diske aŭ kasede.
Speciala numero de Esperanta Songazeto, dediĉita al la Esperanto-kanzono 1938–1988, raportis ke laŭ iuj kritikistoj "Gianfranco Molle kaj lia roma skolo estas la plej rimarkinda muzika fenomeno en Esperantio dum la jaroj 1970–80aj."
Gianfranco sukcese koncertis dum la Universala Kongreso okazinta en Florenco en 2006 kaj la Internacia Junulara Festivalo en 2008.
Li forpasis je la 9a matene la 8an de decembro 2018.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 1976 - La vojo
- Verda Ĉapo
- Samtempaj Sezonoj
- Franca Majo
- La milito de pjero
- Novembra Spleno
- Córdoba
- Iu diras jes, iu diras ne
- 70.000
- Ŝpinu la lanon
- Ja Ni Venkos
- Vjetnama Patrino
- Ludoviko
- La ŝipestro de morogoro
- La vojo, Zamenhof
- Por Paco
- 1978 - Horo da opozicio
- Grandula Urbeto Bruna
- Ĉasado de ĥimero
- Al Vi Lugan Adiaux
- Ne Atendu Bonan Onton
- Ja Ni Venkos
- Hejmen Venos Vi
- Ĝis revido gerilestro Ĉe-Gevara
- Pablo
- Kie Flankas Vi
- Tiu ul' (kamarado Gramŝi)
- El pueblo unido jamás será vencido
- Ho belulin' ĝis
- Ruĝa Flago
- Kamarado "Ĵuljan' Grimaŭ"
- Kubo Belega Kubo
- Ĉe L' Vilaĝet' Kjot-Subran'
- Balado Pri Pineli
- La Rajto Je La Viv En Pac
- Balado Pri Ulo
- Malliberejo
- Usonaj Armeaj Bazoj
- 1979 - Kontakto
- Duonvoĉe
- Ni zipus
- la espero-blus’
- la movado
- Kontakto
- la tojvo
- printempa kanzono
- hamburgen
- tiuj kiuj
- renkonto
- 1980 - La Poezio de la Patrolo
- 1985 - Baf!
- Jam morgaŭ
- Anorako
- tro valoras por mi
- mia patro jen ulo normala
- mi vojaĝas al la sudo
- rimini
- jam estas la hor'
- renkontiĝo
- maljunulo kaj infano
- send-krik
- foriris vere longa temp'
- kokain'
- 2007 - La Fiŝkaptisto
- La fiŝkaptisto (F. De André)
- La kanto pri Manjo (F. De André)
- Mulvojo de maro (F. De André - M. Pagani)
- Ŝpinu la lanon (F. De André)
- La stultulo (De André - Bentivoglio - Piovani)
- Princino (F. De André - I. Fossati)
- Franca Majo (F. De André)
- Send Krik (F. De André - M. Bubola)
- La milito de Pjero (F. De André)
- Rimini (F. De André - M. Bubola)
- La Flut-muzikisto (De André - Bentivoglio - Piovani)