Gideon Levi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gideon Levi
Persona informo
גדעון לוי
Naskiĝo 2-an de junio 1953 (1953-06-02) (70-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Universitato je Tel-Avivo vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Aktiva dum 1978– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gideon LEVI (hebree גדעון לוי; la 2-an de junio 1953 en Tel-Avivo) estas israela ĵurnalisto kaj membro de la redakcio de la ĉiutaga gazeto Haaretz.

Ekde 1988, li verkadas raportaĵkolumnon nomitan "La Krepuska Zono" (hebree אזור הדימדומים, Ezor Ha'Dimdumim) kaj aliajn opiniopecojn kiuj tre ofte temigas la israelan okupadon de la palestinaj teritorioj. Levi gajnis premiojn pro siaj raportaĵoj pri la militreĝimo kaj malobservoj de homaj rajtoj en la israel-okupataj teritorioj.

En 2021 li gajnis la Sokolov Premion por ĵurnalismo, la plej altan premion de Israelo en tiu kampo [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Haaretz Journalist Gideon Levy Receives Israel's Top Journalism Prize (9 November 2021). Arkivita el la originalo je 28 November 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]