Gigliola Cinquetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gigliola Cinquetti
Gigliola Cinquetti.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1947 (1947-12-20) (73-jara)
en Verono
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo kantistoaktoro • televida prezentisto • ĵurnalisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.bigcobra.net/gigliola.htm
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gigliola CINQUETTI [ĉinKŬETti] (Verono, Italio; 20-a de decembro 1947) estas fama itala kantistino kaj prezentisto de televido.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Estante 16-jara ŝi venkis en la Sanremo Festivalo en 1964 kantante kun Patricia Carli "Non ho l'età" ("Mi ne havas la aĝon"). Tiu venko permesis ŝin reprezenti Italion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1964 en Kopenhago per la sama kanto, kie ŝi atingis la unuan venkon de Italio en tiu konkurso. Cinquetti krome iĝis la plej juna venkinto de la konkurso ĝis tiam. Poste nur unu artistino estis pli juna venkinto nome Sandra Kim en 1986.[1]

Tiu kanto estis internacia sukceso, kaj restis 17 semajnojn en la brita vendolisto[2] kaj finis la jaron kiel la 88-a plej bone vendita disko en Britio en 1964,[3] io malofta tiam por ital-lingva materialo. La kanto estis vendita en ĉirkaŭ tri milionoj da eksempleroj, kaj ricevis platenan diskon en Aŭgusto 1964.[4] En 1966, ŝi registris "Dio, come ti amo" ("Dio, kiom mi amas vin"), kiu iĝis alia internacia sukceso.

En 1974, Cinquetti partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso denove, tiam en Brighton, Sussex, Britio. Ŝia kanto nomiĝis "Sì" ('Jes', kio iĝis polemika en Italio en la kunteksto de referendumo por la laŭleĝigo de divorco)[5] tiel ke la kanto iĝis malpermesita en Italio kaj rezultis en la konkurso dua post la kanto de sveda kvarteto ABBA nome "Waterloo".

Partopreno en Sanremo[redakti | redakti fonton]

  • 1964 "Non ho l'età (Per amarti)" – kun Patricia Carli
  • 1965 "Ho bisogno di vederti" – kun Connie Francis
  • 1966 "Dio come ti amo" – kun Domenico Modugno
  • 1968 "Sera" – kun Giuliana Valci
  • 1969 "La pioggia" – kun France Gall
  • 1970 "Romantico blues" kun Bobby Solo
  • 1971 "Rose nel buio" – kun Ray Conniff
  • 1972 "Gira l'amore (Caro bebè)"
  • 1973 "Mistero"
  • 1985 "Chiamalo amore"'
  • 1989 "Ciao"
  • 1995 "Giovane vecchio cuore"

Kelkaj diskoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Perfect Best, (kompilalbumo)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Non ho l'età"(1964)
  • "Dio, come ti amo" (1966)
  • "Alle porte del sole" (1973) - South Africa #6[6]
  • "Sì" (1974)

Filmo[redakti | redakti fonton]

  • "I Cavalieri che fecero l'impresa" (2001) de Pupi Avati

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. O'Connor, John Kennedy. The Eurovision Song Contest - The Official Celebration. Carlton Books, 2015. ISBN 978-1-78097-638-9. pp. 32-33
  2. Roberts, David (2006). British Hit Singles & Albums (19a eld.). London: Guinness World Records Limited. p. 107. ISBN 1-904994-10-5.
  3. "The 100 Best-Selling Singles of 1964 (in the UK)". Sixtiescity.net. Alirita la 17an de Junio 2021.
  4. Murrells, Joseph (1978). The Book of Golden Discs (2a eld.). London, UK: Barrie and Jenkins Ltd. p. 173. ISBN 0-214-20512-6.
  5. O'Connor, John Kennedy. The Eurovision Song Contest – The Official History. Carlton Books, UK. 2007 ISBN 978-1-84442-994-3
  6. SA Charts 1965–March 1989. Alirita 5a de Januaro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]