Saltu al enhavo

France Gall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
France Gall
Bazaj informoj
Naskonomo Isabelle Geneviève Marie Anne Gall
Alie nomata France Gall
Naskiĝo 9-an de oktobro 1947 (1947-10-09)
en 12-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 7-an de januaro 2018 (2018-01-07) (70-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine,  Francio
Edz(in)o Michel Berger
Ĝenroj je-je • pop-muziko
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1963-1995
Parencaj
temoj
Michel Berger, Serge Gainsbourg, Julien Clerc, Véronique Sanson
Persona informo
Naskonomo Isabelle Geneviève Marie Anne Gall
Aliaj nomoj France Gall
Mortokialo Kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tombejo de Montmartre, 29 (2018–) 48° 53′ 15″ Nordo 2° 19′ 47″ Oriento / 48.8874403 °N, 2.3296081 °O / 48.8874403; 2.3296081 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanafranca
Loĝloko Ngor • QuiberonParizo
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Lycée Paul-Valéry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Robert Gall (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Cecile Berthier (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Michel Berger (1976–1992) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Claude François (1964–1967)
Julien Clerc (en) Traduki (1970–1974)
Bruck Dawit (en) Traduki (1995–2018) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Raphaël Hamburger
 ( Michel Berger)
Pauline Hamburger
 ( Michel Berger) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj François Brochet (en) Traduki (unuaranga kuzo)
Vincent Berthier de Lioncourt (en) Traduki (unuaranga kuzo)
Denys Lable (en) Traduki (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

France Gall, veranome: Isabelle Gall (naskiĝis la 9-an de oktobro 1947 en Parizo, mortis la 7-an de januaro 2018 en Neuilly-sur-Seine) estis franca kantistino.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝi devenis el muzikula familio. Ŝia avo partoprenis la fondadon de la "Petits Chanteurs à la Croix de Bois" (Junaj Kantistoj kun Ligna Kruco). Ŝia patro verkis kanzontekstojn por Charles Aznavour kaj Édith Piaf.

Ŝi komencis sian karieron en 1963, kunhelpe de sia patro, kun leĝeraj kanzonoj, kiuj en la tiama modo, miksis francajn parolojn kaj angl-usonajn ritmojn. Dum tiuj jaroj ŝi renkontis la jam faman Serge Gainsbourg, kiu verkis por ŝi petolemajn tekstojn. En jaro 1965 ŝi gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson, kio akirigis al ŝi veran furoron. Tiam ŝi aperis, kiel en la kanzono Poupée de cire, poupée de son kiel nura pupo, diska pupo el sonoj.

Sian veran plenecon ŝi atingis nur post kiam ŝi renkontis, en jaro 1974, la kanzoniston Michel Berger (ankaŭ kantisto mem). Por ŝi tio estis samtempe amafero (ili geedziĝis en 1976, en 1978 naskiĝis filino Pauline, kaj en 1981 filo‚ Raphaël) kaj artista plenumiĝo, ĉar la sentema, poeta, talenta kanzonverkisto scipovis elfari por ŝi plej belajn kanzonojn trafe kongruaj al ŝi kaj ŝia aparta, unika, infaneca sed intensa voĉo kaj mikso de "freŝeco" kaj intima profundeco. La unua inter tiuj majstroverkoj estis en 1974 Ma Déclaration (mia amdeklaro).

Krom tiu ŝiaj plej famaj kanzonoj estis:

  • Comment lui dire? (Kiel diri al li ?) - 1974
  • Viens je t’enmène (venu! Mi kunirigas cin kun mi!) - 1978
  • Musique! (muzik’!) - 1977
  • Si, maman, si (se, panjo, se) - 1977
  • Il jouait du piano debout (li ludis pianon starante)
  • Bébé comme la vie (bebo kiel vivo)
  • Résiste! (Vi Rezistu !) - 1981
  • Tout pour la musique (ĉio por muziko)
  • Un peu de silence du coté du cœur (ia silento en regiono de l’koro)
  • Amor tambien (amo ankaŭ) – 1981
  • Papillon de nuit (noktopapilio) – 1987
  • Evidemment (kompreneble) – 1987

La kanzonoj:

  • Comment lui dire? (Kiel diri al li?) -1975 kaj
  • Musique! (muzik’!) - 1977 estas esperantigitaj de Roland Platteau.

Pasinte la unuan periodon de senpezaj leĝeraj tekstoj por gufuja konsumo, ŝiaj kanzonoj unue plenaj de emocio, homa sento sed ankaŭ de feliĉo kaj amo, fariĝis iom post iom pli malserenaj.

France Gall (1965)
France Gall (1967)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]


Gajninto de Eŭrovido-Kantokonkurso
Antaŭulo: 1965 Sekvanto:
Gigliola Cinquetti France Gall Udo Jürgens