Giovanni Palatucci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Giovanni PALATUCCI (1909-1945) — itala policano, komisaro de publika sekureco, taskita pri rilatoj kun fremdlandanoj kaj fine kiel anstataŭanta kvestoro (= provinca ĉefpolicano). Dum la faŝista regado li savis kelkmilojn da judoj. Poste lia memoro estis honorita per ora medalo pro civila merito fare la itala ŝtato, kaj nomita “Justulo inter la popoloj” de la israela ŝtato, kaj deklarita “Servisto de Dio” de la Katolika Eklezio.

Historio kaj vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en urbeto Campagna situanta en suditala regiono Kampanio en 1909. Junule li simpatiis al faŝista partio, prijure magistriĝis en Torino kaj komencis sian polican servon en Fiume (en 2009 — Rijeka), istria urbo (en 2009 — kroata), tiam itala nord-orienta teritorio. Kohere adheranta al katolikismo, pri kiu li jam ricevis apartan scienckulturan formadon en familio, kies membroj fieriĝis pri la pastra kaj episkopa servo de siaj onkloj, kiel rezultis el atestoj dum la proceso por la levo al la “Servisto de Dio”, Giovanni (Johano) havis moralgvidon sia katolika konscio. Tiu volo respekti sian konsciencon avantaĝe de la poksimuloj, riveliĝis kiam en 1939 la Gestapo pretendis la revenigon, al la germana registaro, de okcent da judoj fuĝintaj el teritorioj influataj de germanoj kaj rifuĝintaj en Fiuma (Rijeka) teritorio. Palatucci rezistis kaj, helpate ankaŭ de onklo episkopo Giuseppe Maria Palatucci [1], sukcesis rifuĝigi la judojn en lokojn malpli minacatajn, kiel en tiu de Abbázia (nun kroata teritorio).

Lia agado por la judoj[redakti | redakti fonton]

Oni kalkulas, helpe ankaŭ de atestoj de supervivintaj judoj, ke la judoj de Giovanni Palatucci savitaj atingas la nombron de 5.000: kaj por tion plufari li rezignis translokiĝi al samofice malpli peza urbo, laŭ propono de la ministerio pri la Internaj Aferoj. Kvankam pri sia vola taskiĝo, pri ĝi li neniam fieriĝis, li ne povis malkaŝe paroli, se ne kun siaj sekretaj kunlaborantoj, najbaraj kaj malnajbaraj, inter kiuj lia onklo Giuseppe Maria episkopo de Campagna, fine ĝi estis malkovrita sed tolerata de la italaj politikistoj. Sed la tolero ĉesis kiam la istria teritorio ekestis milite kontrolita de la germana armeo kaj aparte de la Gestapo. Sed li, por malhelpi la fiagadon de la nova okupanto, detruigis arĥivojn kaj ĉiujn spurojn ebligantajn malkovri la rifuĝejojn de judoj, dum li daŭrigis forfugigi judojn malkovritajn kaj arestotajn, ĝis kiam lian ŝajnduvizaĝa ludo estis senmaskigita kaj, kiel maloservanton de la rasaj italaj leĝoj kaj, plej grave, de la hitleraj leĝoj, la Gestapo, ordone de SSa Kapler, lin arestis kaj tuj enkarcerigis en Triesto la 13-an de septembro (1944) kaj enlagerigis en Dachau la 22-an de oktobro 1944, kie li mortis la 10-an de februaro 1945. Li trideksesjariĝis.

Premiiĝo kaj ekzaltiĝo[redakti | redakti fonton]

Rilate la silentan kaj “publikan” agadon de Palatucci, longatempe oni medie kaj instance silentis. Ekde 1990-aj liaj heroecaj sinteno kaj konduto ekinteresis la publikan opinion. Kaj en 1980 Yad Vashem lin listigis inter la justoloj inter la popoloj. En 1995 la itala registaro lin memorpremiis per ora medalo pro civila merito. En 2000 la roma diocezo ekkestigis proceson por lin eventuale deklarigi Servisto de Dio: kio okazis en 2004 kiam Johano Paŭlo la 2-a lin proklamis martiro de la deduka jarcento. Poste ekprocedis la proceso por eventuala beatigo kaj kaninizo.

Ankaŭ lia onklo Giuseppe Maria, aginta kiel zorganto pri internigitaj judoj en landeto Campana, kie iam estis kreita izolejo por judoj kiu funkciis de 1938 al 1944, estis honorita per ora medalo pro civila merito. Oni kalkulas ke tiu episkopo sukcesis savi ĉirkaŭ mil judojn ilin protektante, interalie, en la fuĝo el la internejo jam minacata de la ĵuse invandanta Gestapo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biografioj[redakti | redakti fonton]

  • Goffredo Raimo. A Dachau, per amore. Giovanni Palatucci. Montella (AV) 1992.
  • Luigi Parente, Francesco Saverio Festa: Giovanni Palatucci. La scelta, le differenze. Mephite, Avellino, 2004.
  • Angelo Picariello. Capuozzo, accontenta questo ragazzo. La vita di Giovanni Palatucci. San Paolo edizioni, Cinisello Balsamo, 2007.