Giselle Harabagiu
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Giselle Harabagiu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1913 |
Morto | 1-an de decembro 2001 (88-jara) en San-Francisko |
Lingvoj | jida lingvo • rumana lingvo • Esperanto • angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono • Rumanio |
Familio | |
Frat(in)o | Henriko Harabagiu |
Profesio | |
Profesio | esperantisto • instruisto |
Giselle (Ĝiĝi) HARABAGIU (harabaĝiŭ) (naskita en 1913; mortinta la 1-an de decembro 2001 en San-Francisko)[1] estis rumanidevena usona esperantistino kaj UEA-membro ekde 1929.[1]
Honora kaj dumviva membro, ŝi kunorganizis Esperanto-kongresojn kunlabore kun sia frato Henriko (1906–1944), kies memoron ŝi eternigis starigante en 1959 fonduson Pokalo Harabagiu por honorigi "Novajn Talentojn" en Belartaj Konkursoj de UEA.[1] Giselle Harabagiu estis diplomita Cseh-metoda instruisto kaj dumviva membro de ELNA.
Henriko Harabagiu (1906-1944) estis ŝia frato.