Gisikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gisikon-Root (stacidomo).
Gisikon
Blazono de Gisikon
Blazono de Gisikon
Blazono de Gisikon
Gisikon
Gisikon
Gisikon
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 7′ 27″ N 8° 23′ 53″ O / 47.12417 °N, 8.39806 °O / 47.12417; 8.39806 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 27″ N 8° 23′ 53″ O / 47.12417 °N, 8.39806 °O / 47.12417; 8.39806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1085
Areo 1,08 km²
Alteco 418 m super marnivelo
Poŝtkodo 6038
Komunumkodo 1055
Mapo de Gisikon
Mapo de Gisikon
Mapo de Gisikon
vdr

Gisikon estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 982 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kiu nombro kreskis al 1085 ĝi la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gisikon situas ĉe la sudorienta bordo de la rivero Reuss. La komunumo estas laŭ areo la plej malgranda komunumo de la kantono.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,08 km², de kiuj 19,8% estas kovritaj de arbaro, 49,5% servas por agrikulturo kaj 25,2% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gisikon limas en nordoriento al Honau, en sudo al Root kaj en nordoriento al Inwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gisikon disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Zugo al Lucerno. La komunumo estas ankaŭ konektita al la loka transpreto de la urbo Lucerno per la loka buslinio 23.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zugo al Lucerno kaj ĝi disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A14 sur la komunuma teritorio. Tra la komunumo ankaŭ pasas de nordo al sudo la kantona ĉefvojo de Ŝvico al Lencburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Batalo de Gisikon dum la Apartfedercio-Milito, akvarelo de Albert von Escher

La unua dokumenta mencio de Gisikon datiĝas el la jaro 1270 kiel Gisinkon.[2]

Dum mezepoko Gisikon estis sub la regado de la Habsburgoj. En la jaro 1422 ĝi per la vendo fare la tiama Senjoroj de Moos ĝi fariĝis posedaĵo de la urbo Lucerno. Ĉar tum la Kamparana Milito de 1653 la vilaĝo luktis flanke de la Senjoroj de Lucerno, la loko ricevis impostajn privilegiojn.

De 1432 ĝis 1848 apud la ponto de Gisikon troviĝis doganpunkto, kiu estis ligita kun tavernorajto. La ponto dum la daŭro de la historio estis plurfoje kaŭzo por luktoj kaj ripete detruita kaj rekonstruita. De la ponta doganpunkto ankaŭ la ŝipotrafiko sur la rivero estis kontrolita.

La 23-an de novembro 1847 en Gisikon okazis la decida batalo inter la svisaj trupoj de Generalo Dufour kaj la Apart-Federacio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]