Giuseppe Cioffi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Cioffi
Naskiĝo 3-an de novembro 1901 (1901-11-03)
en Napolo, Italio
Morto 20-an de majo 1976 (1976-05-20) (74-jaraĝa)
en Napolo
Nacieco itala
Sukcesis kiel verkisto de kanzonoj
Persona informo
Naskonomo Giuseppe Cioffi
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Giuseppe (Jozefo) Cioffi (d͡ʒu'zɛp:e 't͡ʃɔf:i) estis itala muzikisto, ĉefe verkisto de kantetoj en la napola.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Giuseppe naskiĝis en Napolo, Italio, la 3-an de novembro 1901.

Li publikigis sian unuan kanteton, Giacomina o Nanninella, en 1923. Poste li kreis centojn da kantetoj. Inter la aliaj, la kanto M’aggia curà (1940) estis tradukita en Esperanton de Nicolino Rossi sub la titolo "Mi flegu min".[1]

Li ankaŭ agis kiel aranĝisto de muzikaj eventoj kaj orkestrokondukisto.

Giuseppe Cioffi mortis en Napolo la 20-an de majo 1976.

Notoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. A.De Salvo (2017-11-03). Giuseppe Cioffi. Esperanto-vivo. Bitoteko. Alirita 2017-11-05.