Giuseppe Valadier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Valadier
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1762 (1762-04-14)
en Romo
Morto 1-an de februaro 1839 (1839-02-01) (76-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Familio
Patro Luigi Valadier
Infano Luigi Maria Valadier
Okupo
Okupo arkitekto • arthistoriisto • arkeologourbanizisto
vdr

Giuseppe VALADIER, (Romo, 14a de aprilo 1762 - Romo, 1 de februaro 1839) estis itala arkitekto, urbanizisto, arkeologo kaj oraĵisto. Li estis kun Giovanni Battista Piranesi la ĉefa eksponanto de la novklasikismo en la urbo Romo. Lia plej grava verko estis la rekonstruado de la placo Piazza del Popolo.

Horloĝejo de la dekstra flanko de la antaŭa fasado de la Baziliko Sankta Petro en Vatikanurbo.

Valadier laboris ĉefe en Romo kaj en la Papa Ŝtato, sed la plej parto de liaj verkoj restis nur projektoj. Li estis nomumita architetto camerale de la Papa Ŝtato fare de Pio la 6-a en 1786.

Li estis instruisto en la akademio Accademia di San Luca kaj estis unu de la ĉefaj arkitektoj kiuj interesiĝis por arkeologio kaj la restaŭrado. Liaj plej famaj verkoj estis realigitaj dum la napoleona okupado, kiam li realigis la Piazza del Popolo de Romo.