Skanderbeg
Gjergj Kastrioti Skanderbeg estis nacia heroo de Albanio (1405-1468).
Skanderbeg famiĝis kiel batalanto kontraŭ la Otomana Imperio, li batalis en dekoj da bataloj, plejparte venkaj. Li ankaŭ nomatas Drako el Albanio kaj konsideratas albana nacia heroo; liaj statuoj troviĝas en multaj urboj, inkluzive de la nacia ĉefurbo Tirano.
En la jaro 1981 en Lezhë estis konstruita omaĝe al li maŭzoleo. Inter la jaroj 1928 kaj 1939, lia kasko estis bildigita sur la albanaj flago kaj blazono.
Pri lia figuro temas la unua esperantlingva verko aperinta en Albanio.
Eksteraj ligiloj
greke artikolo "Atleto de kristanismo", revuo Monato, februaro 2006, paĝo 16 esperante
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Skanderbeg, heroo de Albanujo. Kompilis Cuk Simoni, 1929, 144 p. Historia verko pri la „savinto“ de la albanoj kontraŭ la turka invado en 15-a jarcento. La unua E-lingva verko aperinta en Albanujo. |
-
Skanderbeg-Muzeo
-
Kio restas de la kastelo en Krujë