Glacia groto Espero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glacia groto Espero
ĉeĥe: Ledová jeskyně Naděje
naturmemorindaĵo
Enirejo
Oficiala nomo: Ledová jeskyně Naděje
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto distrikto Česká Lípa
Municipo Cvikov
Parto de Luzacia montaro
Tipo de kaverno Glacia kaverno
Situo Glacia groto Espero
 - alteco 580 m s. m. enirejo
 - koordinatoj 50° 49′ 16″ N 14° 38′ 34″ O / 50.82111 °N, 14.64278 °O / 50.82111; 14.64278 (mapo)
Longo 30 m
Profundo m
Areo 0,003 km² (0,3 ha)
Geologia konsisto Fonolito
Animalaro Vespertoj
Proklamita 4-a de aŭfusto 1966
Plej facila aliro Cvikov
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ledová jeskyně Naděje
Retpaĝo: Fotogalerio kaj priskribo

Glacia groto Espero estas konsiderata kiel la plej longa ĉeĥa glacia groto. Ĝi estas de pseŭdokarsta deveno. Verŝajne per gravitaj fortoj ĉi tie disstariĝis fendaĵoj de rokmasivo, profunde difektita per frostiga eroziiĝo. Tial la groto havas formon de abismoforma vertikala krevaĵo de direkto oriento – okcidento, kun profundeco 6 m kaj longeco ĉirkaŭ 30 m. Ties daŭrigon en la masivon ŝtopiĝas ŝtonblokoj kaj argilo. Kun la surfaco kunigas ĝin nur unusola aperturo, kondukanta sub rokmasivo.

Dank‘ al norda orientado de la enirejo kaj al ties perfekta ombrigo en montararbaro, en la fundo de la groto amasiĝas vintre pli peza frostiga aero kreanta ĉi tie glaciajn formaciojn – gutŝtonojn. Iliaj restaĵoj pludaŭras en la groto dum la tuta jaro.

La enirejo de la groto estas fermita per krado, sed tra kiu eblas bone vidi ĝis ties fundo. Libere alirebla estas do sole la enirejo de la groto, malsupreniro ĝis la fundo ne estas permesita pro sekureckaŭzoj.

La groto situas en distrikto Česká Lípa en norda deklivo de monteto Suchý vrch, 1,5 km de vilaĝo Naděje, 5 km de Cvikov kaj proksimume 9 km de Nový Bor.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.