Goliardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bildo de la 11-13a jarcento de “Carmina Burana”, kolekto de amkantoj de goliardoj kaj vagabondoj de Abatejo Benediktbeuern.

La vorto goliardo uziĝis dum la Mezepoko por alnomi kelkajn certajn senhejmajn klerikulojn kaj malriĉajn friponajn studentojn kiuj abundis en Eŭropo kun la vigliĝo de la urba vivo kaj la estiĝo de la universitatoj en la 13-a jarcento. La plejmulto el ili studis en la universitatoj de Hispanio, Francio, Germanio, Italio kaj Anglio. Tamen, la spuroj pri goliardoj aperas eĉ en pli fruaj epokoj. Jam en la 4-a jarcento, la koncilio de Niceo kondamnis diboĉemajn klerikulojn kiuj povas esti komparataj kun la goliardoj. En la Benediktana regulo kaj en aliaj postaj kanonikaj tekstoj ree menciiĝas la figuro pri vagabonda kaj mallaborema klerikulo.